Tibor Tarits
Aspekto
Tibor Tarits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | nekonata |
Naskiĝo | nekonata en nekonata loko |
Morto | nekonata en nekonata loko |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sportpafisto |
Tibor Tarits [tariĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tarits Tibor estis hungara sportpafisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono. Lia familia nomvarianto estis Tary [tari].
Tibor Tarits[1] naskiĝis en 1905 aŭ la 10-an de aŭgusto 1909 en Budapeŝto, li mortis en 1945.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Tarits en la sensporta vivo estis oficista en la municipa elektra servo en Budapeŝto. Li estis sportpafisto en sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sesfoje unuoble, 41-foje teame inter 1931–1942 kaj li apartenis al la nacia teamo okfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1935 teame en branĉo karabeno kun staranta pozicio laŭ 300 m.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio legebla post klako al majusklo T, poste serĉu la nomon
- datenoj
- rezultoj
- datenoj