Tiempo de silencio (filmo)
Tiempo de silencio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tiempo de silencio |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1986 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Juan Amorós |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Produktisto(j) | Francisco Lara Polop |
Scenaro | Vicente Aranda |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Imanol Arias • Victoria Abril • Juan Echanove • Francisco Rabal • Charo López • Francisco Algora • Diana Peñalver • Queta Claver • María Isbert • Sergio Mendizábal • Rosario García Ortega • Santi Pons |
IMDb | |
Tiempo de silencio (Silenta tempo) estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Vicente Aranda bazita sur samnoma romano de la verkisto Luis Martín-Santos. Victoria Abril estis nomumita al Goja-premio al la Plej Bona Aktorino en 1986.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La agado de la filmo okazas en Madrido de la 1940-aj jaroj, nome post la Hispana Enlanda Milito. Pedro laboras en esplorcentro kontraŭ kancero. Iam Pedro bezonas musojn por eksperimentado kaj, pere de helpisto Amador, li turna sin al Muecas, marĝenulo de faveloj, kie roduloj abundas pro la nehumanaj vivkondiĉoj. Tiukadre Pedro kiel kuracisto ricevas helpopeton por aranĝi malsukcesan aborton de la filino de Muecas, kiu finfine mortas. Sekvas polica esplorado kaj aresto de Pedro. Lia fianĉino estas de pli altranga socia klaso.
Geaktoroj kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Imanol Arias kiel Dro. Pedro Martín
- Victoria Abril kiel Dorita
- Charo López kiel Charo, patrino de Matías
- Francisco Rabal kiel Muecas
- Juan Echanove kiel Matías
- Francisco Algora kiel Amador
- Joaquín Hinojosa kiel Cartucho
- Diana Peñalver kiel Florita
- Margarita Calahorra kiel Ricarda
- Queta Claver kiel doña Luisa
- María Isbert kiel patrino de Cartucho
- Sergio Mendizábal kiel altranga funkciulo
- Juan José Otegui kiel komisaro
- Santiago Pons kiel Steinberg, pentristo
- Rosario García Ortega kiel pensionestrino
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tiempo de silencio (película) en la hispana Vikipedio.