Tihamér Tóth
Aspekto
Tihamér Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1889 en Szolnok |
Morto | 5-an de majo 1939 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-1-29 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1938–) katolika sacerdoto (1911–) universitata instruisto verkisto teologo |
Tihamér TÓTH laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Tihamér estis hungara pastro, episkopo, instruisto, profesoro, abato, prelato, eklezia verkisto.
Tihamér Tóth [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1889 en Szolnok. Li mortis la 5-an de majo 1939 en Budapeŝto, 1939.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tihamér Tóth lernis teologion en Budapeŝto kaj Vieno. Li komencis sian karieron en Heves (urbo), kiel vicpastro, en Gyöngyös, kiel eklezia instruisto. Ekde 1913 li instruis en katolika altlernejo en Eger. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- inspektoro en porpastra lernejo en Budapeŝto en 1918
- privata profesoro en Universitato de Budapeŝto en 1924, en la sekva jaro jam publika ordinara profesoro
- abato en 1927
- papa prelato
- vicepiskopo en 1938 en Veszprém (urbo)
- episkopo en 1939 en Veszprém.
Li multe okupiĝis pri edukaj problemoj de la junularo.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- ’’A magyarországi egyház joga vagyonához és a szekularizáció’’ (1914)
- ’’Dohányzol?’’ (Ĉu vi fumas?), (1923)
- ’’Hiszek egy Istenben’’ (1932)
- ’’Krisztus diadala’’ (1942)
- ’’Tóth Tihamér összegyűjtött munkái 1–22’’ (Kolektitaj verkoj de Tihamétr Tóth 1-22), (1935–1938)