Tiktakto
Tiktakto | ||
---|---|---|
abstrakta ludo • m,n,k-ludo • papera-pluma ludo | ||
Tiktakto (ankaŭ nomata Krucoj kaj nuloj, Ikso kaj O aŭ Tri en Vico) estas ludo por du personoj, por kiu oni bezonas nur skribilon kaj paperon (aŭ alian surfacon, sur kiu eblas skribi: ekzemple, sablon sur plaĝo). La ludantoj alterne skribas la signojn (kutime, X kaj 0 respektive, kio donas al la ludo ĝian kutiman nomon krucoj kaj nuloj) sur la kvadratoj de la krado 3x3. La ludanto, skribinta tri el siaj simboloj en vico (vertikale, horizontale aŭ diagonale), venkas.
Neniu el la du ludantoj venkis en tiu ĉi ludo:
Post nelonga ludado, oni malkovras, ke neniu el la du partoprenantoj povas venki, se ambaŭ ludas optimume. Pro tio la ludo estas plej ofte ludata de junegaj infanoj. Malkovrinte la optimuman strategion (simplegan por tiu ĉi ludo), oni emas ludi pli malsimplajn ludojn. Pro tia ĉi reputacio por simpleco, vetludejoj proponas ludojn de tiktakto kun edukitaj kokoj.
Pro la simpleco de tiktakto, ĝi estas bona lernilo por kombina apliko de ludoteorio kaj la fako de artefarita intelekto, kiu inkluzivas la traserĉadon de arboj asociitaj kun la ludoj. Estas facile krei programon de tiktakto, kiu povas ludi perfekte, listi la 765 malsamajn posiciojn, aŭ la 26.830 eblajn ludojn.
La unua konata videoludo, OXO (aŭ "Noughts and Crosses", 1952) por la ludsistemo EDSCA, perfekte ludis tiktakton kontraŭ homo.
Ekzemplo de programo ludanta tiktakton por la komputilo Tinkertoy kreita de studentoj de MIT ludis nur tiktakton, kaj neniam perdis. Ĝi estas nun en la muzeo de scienco en Bostono.
Tiktakto ludas gravan rolon en la usona filmo Wargames (militludoj) kiel alegorio por nuklea milito.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Tiktakto" paĝo ĉe Ludanto.org[rompita ligilo]