Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Tioacetamido estas organosulfura komponaĵo, blanka kristala solidaĵo solvebla en akvo kaj uzata kiel organika solvanto en la industria produktado de ledo, papero, kaj kiel akceligilo en la kaŭĉuka vulkanizado de la sinteza poli-butadueno, kaj kiel stabilizilo de motoro-fueloj. Tamen, ne estas evidentaĵoj ke ĝi hodiaŭe uzatas en ajna el tiuj celoj. Nuntempe, tioacetamido uzatas kiel anstataŭaĵo de la hidrogena sulfido en kvalitaj analizoj kaj kiel reakcianto en la produktado de nanopartikloj de metalaj saloj.[3]
Sintezo de la tioacetamido estas unue priskribita en Usono en la jaro 1921. En 1977, minimume mil funtoj da tioacetamido estis produktitaj. En 2009, tioacetamido estis produktita de sep fabrikantoj en Hindio kaj unu en Orienta Azio kaj estis disponebla en 45 provizantoj, inklude de 26 usonaj. La ĉefaj vojoj je potenca homekspozicio al tioacetamido estas per inhalado kaj haŭto-kontakto.