Saltu al enhavo

Tivadar Botka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tivadar BOTKA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Botka Tivadar estis hungara nobela juĝisto, notario, prokuroro, parlamenta deputito, membro (koresponda (1847), ordinara (1872), honora (1877)) de Hungara Scienca Akademio.

Tivadar Botka

Tivadar Botka [1] naskiĝis la 6-an de julio 1802 en Hungara reĝlando, en Kisendréd (nuntempa vilaĝparto de Ondrejovce en Slovakio). Li mortis la 6-an de januaro 1885 en Kisvezekény (nuntempa Malé Vozokany).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tivadar Botka akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1821. Post la diplomo li estis subnotario, poste nobela juĝisto, ĉefprokuroro (1823–1839), ĉefnotario de Bars inter 1839–1843. En 1843 (poste inter 18611872) li estis parlamentano.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • De duellis hungarorum litis decisoriis (1829)
  • Jogtörténeti tanulmányok a magyar vármegyék szervezetéről (1865)
  • Trencséni Csák Máté és kortársai (Mateo Csák kaj siaj samtempuloj) (1874)