Tivadar Jakab
Tivadar Jakab | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1925 en Debréte |
Morto | 23-an de februaro 1991 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Semmelweis ![]() |
Okupo | |
Okupo | kirurgo anestezisto universitata instruisto ![]() |
Tivadar Jakab, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jakab Tivadar estis hungara kirurgo, anestezisto, altlerneja instruisto.
Tivadar Jakab[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1925 en Debréte, li mortis la 23-an de februaro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tivadar Jakab maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1944, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li estis praktikanto, poste asistanto (1955–1958), lektoro (1958–1972), universitata instruisto (1972–1979) en la universitata kliniko, pli poste li estis institutestro (1979–1991). Intertempe li kompletigis sian diplomon al kirurgio (1955) kaj anestezio (1959). Li kandidatiĝis (CSc) en 1965, li doktoriĝis (DSc) en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis du gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A lyophylisálás jelentősége az érsebészetben. (kunaŭtoro, 1958)
- A narkotikumok májkárosító hatásának klinikai és kísérletes vizsgálata. (kunaŭtoro, 1965)
- Intenzív betegellátás. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1975, 1978)
- Fájdalomcsillapítás. (monografio, kunaŭtoro, 1982)
- A narkotikumok májműködésre gyakorolt hatása. (disertaĵo, 1982)
- Egészség. Az egyéni felelősség mítosza. (kunaŭtoro, 1993)