Saltu al enhavo

Tivadar Koppányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Koppányi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1901 (1901-12-26)
en Gyöngyös
Morto 22-an de januaro 1985 (1985-01-22) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tivadar Koppányi [kopAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koppányi Tivadar estis hungardevena usona farmakologo, altlerneja instruisto. Lia nomo estis en Usono Theodore Koppanyi.

Tivadar Koppányi[1] naskiĝis la  26-an de decembro 1901(nun 1901-12-26) en Gyöngyös, li mortis la 22-an de januaro 1985 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Vaŝingtono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Koppányi studis 2 jarojn en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste en Universitato de Vieno, kie li akiris kemian diplomon en 1922, filozofian en la sekva jaro. Post la dua diplomo li havis postenon pri fiziologio en Universitato de Ĉikago, inter 1927-1929 li estis asistanto en Sirakuza Universitato, inter 1930–1967 li estis farmakologo en Universitato Georgetown, ankaŭ profesoro kaj katedrestro. Li estis pioniro de la moderna eksperimenta farmakologia, fiziologia kaj molekula-biologia esploradoj. Inter 1928–1940 li estis edzo, poste li divorcis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A biológia modern problémái. (1925)
  • The Conquest of Life. (monografio, 1930)
  • Evidence for the Existence of a Respiratory Neurohormone. (kunaŭtoro, 1939)
  • Prevention and Treatment of d-tubocurarine Poisoning. (kunaŭtoro, 1944)
  • Acetylcholine as a Pharmacological Agent. (1948)
  • Experimental Pharmacodynamics. (monografio, kunaŭtoro 1953, 3-a eldono: 1963)
  • Species Differences and the Clinical Trial of New Drugs. (kunaŭtoro, 1966)
  • Temperature-dependent Toxicity of Adrenergic Agonists in Mice as a Basis for Treating d-amphetamine Poisoning. (kunaŭtoro, 1973)
  • Az altatószerek farmakológiája, toxikológiája és orvosgyakorlati alkalmazása. (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.