Tivadar Nachéz
Aspekto
Tivadar Nachéz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1859 en Peŝto |
Morto | 29-an de majo 1930 (71-jaraĝa) en Laŭzano |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto |
Tivadar Nachéz [naĥEz], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nachéz Tivadar estis hungara-brita virtuoza violonisto, komponisto.
Tivadar Nachéz [1] naskiĝis la 1-an de majo 1859 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 29-an de majo 1930 en Laŭzano (Svislando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tivadar Nachéz komencis siajn violonajn studojn en la aĝo de 5, poste li studis de koncertmajstro de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Ankoraŭ juna knabo, li akompanis per violono Ferenc Liszt. Li finis la studojn en Berlinon kaj Parizo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Joseph Joachim, respektive Hubert Léonard. Li debutis en Hamburgo en 1881, poste li koncertis en Eŭropo. La plej longe li vivis en Britio, eĉ li ricevis britan ŝtatanecon.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Londono (1881, 1893, 1907)
- Budapeŝto (1892)
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Zigeunertänze
- Polonaise, op. 26
- 1-a violonkonĉerto, op. 30. e-moll
- 2-a violonkonĉerto, op. 36; h-moll
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio kun foto
- anglalingva biografio kun foto[rompita ligilo]