Saltu al enhavo

Tobias Smollett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tobias Smollett
Persona informo
Tobias Smollett
Naskonomo Tobias George Smollett
Naskiĝo 19-an de marto 1721 (1721-03-19)
en Cardross
Morto 17-an de septembro 1771 (1771-09-17) (50-jaraĝa)
en Livorno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Old English Cemetery, Livorno (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Glasgovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto
kirurgo
tradukisto
poeto
ĵurnalisto
historiisto
romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1748– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tobias George SMOLLETT (naskiĝinta la 19-an de marto 1721 en Dalquhurn, West Dunbartonshire, mortinta la 17-an de septembro 1771 en Livorno) estis skota kuracisto kaj verkisto de furoraj anglalingvaj (pikareskaj) romanoj.

Post frekvento de lernejo je Dumbarton li studis je Glasgovo antaŭ ol fariĝi kuracisto sur linia ŝipo cirkulanta al la Okcidentaj Indioj. Post diversaj aventuroj revenis li Eŭropon startigonte verkistan karieron per la poemo »Tears of Scotland«: en ĝi li juste nigrigis la agojn de la registaraj trupoj post la batalo de Culloden. Sekve li plejofte vivis en Londono entreprenante ade vojaĝojn al Francujo kaj Italujo.

Pli ol la historiverko »History of England« (Londono 1758) gravis liaj romanoj, nome: »Roderick Random« (flanka aĵo je »Gil Blas«), »Peregrine Pickle« (1751), »Ferdinand Count Fathom« (1753), »Sir Lancelot Greaves« (1762) und »The expedition of Humphrey Clinker« (1771). Kvankam Smollett ne atingis la psikologian profundecon kaj la ekstrakvalitan stilon de iom pli aĝa Henry Fielding, montriĝas lia talento kaj stila freŝeco dum drasta raportado de faktoj. Fono regula estas la postkulisa vera vivo ĉirkaŭ rezidejo kies malbonecon la aventuremaj ĉefroluloj tute ne aprezas. Oftis en la romanoj fifamuloj, fraŭduloj, krimuloj kies agadoj estas brile bone prezentataj. Fakkonoj de Smollett pri surmara kaj surŝipa vivoj estigis plurajn ravajn legomomentojn; eĉ fantomaj scenoj ne mankas por plialtigi hororon.

La verkaro ĝuis oftajn eldonojn kaj tradukojn.

  • "Smollet" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 555

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]