Tobiasz Kubisiowski
Tobiasz Kubisiowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1998 (26-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Tobiasz KUBISIOWSKI ([tObjaŝ kubiŝjOfski], naskiĝis la 20-an de aprilo 1998 en Krakovo) estas pola esperantisto kiu magistriĝs pri tradukoscieno (tradukologio) kaj pri tradukado kaj tradukaj teknologioj en la franca kaj angla Instituto pri Aplikata Lingvistiko de Universitato de Varsovio, Pollando.
Li ankaŭ studis muzikteorion en la Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (F. Chopin).
Inter 2020 kaj 2022 li estis libera projektmastrumanto ĉe Transperfect Translations International Inc. okuipiĝante pri projektoj rilate al reviziado de tradukaĵoj al ĝis 30 cellingvoj por grandaj korporaciaj klientoj.
Inter 2014 kaj 2023 li estis kunorganizanto de internaciaj esperanto-eventoj por 20–250 partoprenantoj. Li ankaŭ estis estrarano de TEJO kaj sekretario de la Pola Esperanto-Junularo. Li estas membro de la redakcia skipo de Kontakto, revuo de TEKO.
Tobiasz ankaŭ kreis sian propran podkaston kaj respondecis pri la piana akompano kaj partitura verkado por la muzikalo 'June kaj kune'.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona retejo
- Fremdulo, persona podkasto, Spotify
- Muzika Universitato Fryderyk Chopin