Toby Roberts
Toby Roberts | |
---|---|
![]() jen en 2022 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 2005 (19-jaraĝa) en Elstead en la tradicia graflando Surrey de Anglio |
Ŝtataneco | Britio |
Okupo | |
Okupo | rokogrimpisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://tobyroberts.co.uk/ |
Toby Roberts (n. la 15-an de marto 2005 en Elstead, en la tradicia graflando Surrey de Anglio, do nun 19-jara) estas brita sporta grimpisto. En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li gajnis oron en la vira kombinita konkurso de sporta grimpado, kombinante la formatojn blokgrimpado kaj gvida grimpado.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/2022-08-12_European_Championships_2022_%E2%80%93_Sport_Climbing_Men%27s_Lead_by_Sandro_Halank%E2%80%93185.jpg/220px-2022-08-12_European_Championships_2022_%E2%80%93_Sport_Climbing_Men%27s_Lead_by_Sandro_Halank%E2%80%93185.jpg)
Li komencis grimpi en la aĝo de 7 jaroj en grimpklubo. Post nur kelkaj semajnoj, lia trejnisto registris lin por regiona konkurso. Li atingis nur la antaŭlastan rangon, kio instigis lin trejni serioze.
En 2015, en la aĝo de 10 jaroj, Roberts surgrimpis la Raindogs-itineron en la krutaĵoj Malham Cove de Norda Jorkŝiro, kiu estas taksita 8a (tre malfacila). Tio igis lin la plej juna brito por kompletigi 8a itineron de la klaso 8a. En 2020, en la aĝo de 15, li iĝis la plej juna brito por kompletigi itineron de la klaso 9a (plej malfacila) kun la grimpovojo Rainshadow en la samaj krutaĵoj Malham Cove de Norda Jorkŝiro.
En 2019, Roberts iĝis eŭropa junula ĉampiono en blokgrimpado kaj junula vic-eŭropa ĉampiono en gvida grimpado. En 2021 li venis dua ĉe la junulara mondĉampionado en la kombinaĵo. Jaron poste li venkis en la Eŭropa Junulara Ĉampioneco en gvida grimpado kaj venis dua en gvida grimpado kaj blokgrimpado ĉe la junulara mondĉampionado.
En 2022, Roberts estis inkludita en la brita elita taĉmento. En septembro 2022 li gajnis sian unuan Mondpokalan medalon en Edinburgo. Li finis en tria rango en gvida grimpado. En 2023 li venkis sian unuan Mondpokalon en blokgrimpado en Brixen (itale Bressanone). En la suma rangotabelo li fine estis kvara en blokgrimpado kaj kvina en gvida grimpado.
Kun venko en la eŭropa kvalifika konkurso la 29-an de oktobro 2023 en Lavalo, Roberts certigis lokon ĉe la Somera Olimpiko 2024 en Parizo. Tie li gajnis la oran medalon la 9-an de aŭgusto 2024 en la vira kombinita konkurso de sporta grimpado, kombinante la formatojn blokgrimpado kaj gvida grimpado.