Saltu al enhavo

Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Togolo)
Togolando
République togolaise

Flago de Togolando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Terre de nos aïeux
Lando de niaj prapatroj
Nacia devizo: Travail, liberté, patrie
Laboro, libereco, hejmlando
Situo
respubliko
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lomeo,
6° 7′ N 1° 13′ O / 6.117 °N, 1.217 °O / 6.117; 1.217 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) evea, Kabiyè
Plej ofta(j) religio(j) Animismo, Kristianismo, Islamo
Areo 56 785 km²
Loĝantaro 7 154 237 (2013) (2017)
Loĝdenso 125,9 loĝ./km²
Loĝantoj Kwa, Gur
Vivolongo 52,6
Horzono +0
Interreta domajno tg
Landokodo TGO, TG
Telefona kodo 228
Plej alta punkto Mount Agou
Plej malalta punkto Golfo de Benino
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Faure Gnassingbé
Ĉefministro Victoire Tomegah Dogbé
Nacia tago 27-a de aprilo
Sendependiĝo disde Francio 27-a de aprilo 1960
Ekonomio
Valuto Afrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $ 3 685 Mio.
– pokapa $ 584
Esperanto-movado
Landa E-asocio Unuiĝo Togolanda por Esperanto
vdr

Togolando (aŭ malofte Togolo, france Togo) estas ŝtato en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Ganao, norde al Burkina Faso oriente al Benino kaj sude al la Gvinea Golfo. Ĝia ĉefurbo estas Lomeo.

En la lando estas grava lago nome Lago Togolanda.

Antaŭ la unua mondmilito Togolando estis kolonio de germana regno de Vilhelmo la 2-a. Post la milito Germanio perdis krom Togolando ĉiujn el siaj kolonioj. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis okupita de Francio kaj de Britio. En 1956 Angla Togolando unuiĝis kun Ganao, sed Franca Togolando deklaris sendependecon en 1960.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Topografio de Togo

Togolando havas areon egalan al 56.785 km² kaj estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en Afriko. En nord-suda direkto ĝi longas 550 km, en orient-okcidenta direkto ĝi larĝas nur inter 50 kaj 140 km. El la tuta areo 16 % estas arbaroj, 25 % kulturebla kampo kaj 3,5 % paŝtejo.

La marbordo de Togolando en Gvinea Golfo longas 56 km kaj konsistas el lagunoj (ekzemple Lago Togolanda) kun sablaj plaĝoj. Ek de la marbordo la Ouatchi-plataĵo etendiĝas ĝis la pli alta altebenaĵo. La Montaro Atokara estas arbara regiono kiu dividas la sudan de la nordan malaltan parton de la lando kiuj estas precipe savanaj.

La plej alta monto en ogolando estas Monto Agou kun altitudo egala al 986 m. La plej longa rivero estas Mono, kiu longas proksimume 400 km. Ĝi fluas de nordo al sudo, laŭ 50 km ĝi estas ŝipirebla.

La klimato esas tropika, kun karaktero de savano kaj meza temperaturo de 30 °C en la nordo, kaj kun du pluvosezonoj en la sudo: la unua de aprilo ĝis julio, kaj la dua de oktobro ĝis novembro.

Teritoria organizado

[redakti | redakti fonton]

Togolando estas organizita en kvin regionoj, kiuj estas la jenaj: el sude norden ĈemaroMaritime en la franca, AltebenaĵoPlateaux en la franca, Centra RegionoCentrale en la franca, Kara kaj Savanoj. Tiuj kvin regionoj siavice subdividiĝas en 30 prefekturoj aŭ subregionoj.

Oni scias tre malmulte de la periodo antaŭ la alveno de la Portugaloj en 1490. Inter la 11-a kaj la 16-a jarcento, diversaj tribuoj (Ewe, Mina) atingis la regionon kaj| lokiĝis precipe en la marbordaj lokoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la regiono iĝi grava por la komercado de sklavoj.

Post pakto kontraktita en 1884 de germana reprezentanto kun la reganto Mlapa la 3-a la lando iĝis protektorato de la Germana Imperio kun la nomo Germana Togolando. En 1905 Togolando iĝis germana kolonio kun la nomo Togolando. La germanoj enkondukis modernajn teknikojn de kultivado de kakao, kafo kaj kotono kaj evoluigis la substrukturon. Samtempe ili despote kontrolis la loĝantaron. Dum la unua mondmilito la etaj germanaj trupoj kapitulacis post kelkaj semajnoj fronte al la britoj kaj francoj, kiu dividis la landon en brita kaj franca parto. En 1957 la brita parto unuiĝis kun la nuna Ganao, dum la franca parto iĝis aŭtonoma respubliko dependanta de Francio.

La Franca Togolando akiris sendependecon la 27-a de aprilo 1960 kun la nomo de Togo, kaj Sylvanus Olympio estis elektita kiel unua prezidento. Olimpio estis murdita post puĉo de militistoj en januaro 1963. Poste la lando estis regata de Nicolas Grunitzky ĝis 1967, kiam okazis ne-sanga ŝtatrenverso komandita de Eyadéma Gnassingbé. Gnassingbé starigis unupartian diktatorecan reĝimon kaj regis dum 38 ĝis sia morto la 5-an de februaro 2005.

Nuna prezidento de Togo: Faure Gnassingbé la 29-a de novembro 2006

Post la morto de Eyadéma Gnassingbé li filo Faure Gnassingbé, eksa-ministro por publika laboroj, minekspluato kaj telekomunikado, estis enoficigita kiel prezidento de la parlamento sub premo de la armeo. Okazis protest-manifestacioj kiuj estis perforte subprimitaj. Pro internacia premo Faure Gnassingbé rezignis la 25-an de februaro, kaj akceptis elektadon en aprilo de la sama jaro. Laŭ oficialaj rezultoj, li venkis la elektadon kun pli ol 60% de la voĉoj, sed lia opozicianto Emmanuel Bob-Akitani denuncis fraŭdon kaj deklaris sin gajninto kun 70% de la totalo de voĉoj. Dum la tumultoj post la elektoj 100 homojn estis mortigitaj.

Ankaŭ en la balotoj de 2010 kaj 2015 Faure Gnassingbé oficiale venkis kaj li daŭre regas la landon.

Togolando estas prezidenta respubliko. La ŝtatestro estas la prezidento de la lando, ek de 2005 Faure Gnassingbé, reelektita en 2010 kaj 2015. La estro de la registaro estas la ĉefministro, ek de 2012 Kwesi Ahoomey-Zunu.

La parlamento havas nur unu ĉambron, la Nacia Asembleo (Assemblée Nationale), kun 81 membroj. La juĝopovo orientiĝas je la franca sistemo.

La nuna konstitucio estis enkondukita la 27-an de septembro 1992 kaj reviziita en 2002.

Togolando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subskribita en la ĉefurbo de Togo, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La lando havas preskaŭ sep milionojn da loĝantoj[1], kiuj apartenas al diversaj afrikaj etnoj. La meza vivodaŭro egalas al 58 jaroj. La loĝantaro kreskas je 2,7 % jare, 42% havas malpli ol 15 jarojn kaj 2,7% pli ol 65 jarojn (laŭ datenoj de 2008)[2].

La plej grandaj urboj de Togolando estas Lomeo 760.000 loĝantoj, Sokodé 117.811 loĝantoj, Kara 104.207 loĝantoj, Kpalimé 95.974 loĝantoj.

Ekzistas forta migrado de la kamparo al la urboj, kie la senlaboreco daŭre kreskas. Tial multaj junuloj klopodas elmigri eksterlanden al Eŭropo aŭ norda Ameriko por trovi laboron.

La loĝantaro de Togolando konsistas el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj.

La plej gravaj etnaj grupoj estas la Eveoj ( ~ 40%) en la sudo kaj la Kabijeoj ( ~ 16%) en la mezo kaj nordo. Malplimultoj estas la Tembaoj, la Akebuoj (13,2 %) la Gurmaoj (9,7 %) kaj la Joruboj (6,8 %). Proksimume 1% de la loĝantaro devenas el Eŭropo aŭ aliaj landoj ekster Afriko.

Pli detale, inter la etnoj de Togolando troveblas

Oficiala lingvo estas la franca. La nombron de la lokaj lingvoj oni taksas inter 30 kaj 42[1]. Du inter ili, la evea (Ewe) kaj kabijea lingvoj, estas rekonataj kiel oficialaj, kaj la evea fakte estas plej uzata kiel nacia pontolingvo[3].

Estas uzataj multaj afrikaj lingvoj, inter kiuj multaj dialektoj de la evea lingvo kaj de la kabijea lingvo. En la sudo de la lando estas uzataj lingvoj apartenantaj al la gbea lingvaro kaj en la nordo lingvoj apartenantaj al la gura lingvaro.

Alia eŭropa lingvo parolita nur en kelkaj regionoj estas la germana.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Togolando.

Esperanto en Togolando estas reprezentita de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj al UEA, kaj ties junulara sekcio Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kun rilatoj al TEJO.

En aŭgusto 2017 en Aneho okazis la 73a Internacia Junulara Kongreso, la unua IJK en Afriko.[4]

51% de la Togolandanoj estas animistoj. La dua plej granda religia grupo estas la kristanoj (29% el kiuj 21% katolikoj, 7% Protestantoj kaj 1% de aliaj kristanaj religioj). La restanta parto de la popolo (~20%) havas islaman kredon.[5]

Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Togolando, 2019

Togolando eksportas fosfaton, kakaon, kafon kaj kotonon. Proksimume 65% de la popolo laboras en agrikulturo. Inter la produktitaj manĝaĵoj estas ignamo, manioko, maizo, milio, ternuksoj kaj sorgo. La agrikulturo kontribuas kun 39% al la MEP kaj la industrio kun 21% (valoroj el 2003).

Ĝenerale dirita, la ekonomio de Togolando estas evoluanta. La plej multaj el la loĝantoj vivtenas el agrikulturo por memkonsumo. Moderna industrio preskaŭ ne ekzistas kaj la ĉefa eksportprodukto estas fosfatoj. La fosfatoj en Togolando havas la plej altan mineralan enhavon en la mondo.

La branĉoj de agrikulturo estas kakao, kafo, batato, kotono, milio, sorgo kaj rizo. La industrioj estas fosfatoj, teksaĵoj kaj nutraĵprilaborado.

La evoluo de la ekonomio estas malfacila kaj la kialoj de tio estas la malabundeco de fekunda tero, malalta indico de edukado kaj alta natura reproduktado.

Kvankam la ĉefurbo Loma havas la potencialon esti internacia komerca centro, tamen la potencialo ne estas utiligita kaj hodiaŭ la ĉefurbo estas la centro de kontrabandado, ĉefe al najbara Ganao.

La malneta enlanda produkto sumiĝas al ĉirkaŭ 7,3 miliardoj da dolaroj kaj la MEP pokape: ĉirkaŭ 1500 dolaroj. La jara kresko estas ĉirkaŭ 3,5% kaj la inflacio estas ĉirkaŭ 2,5%. Importado estas ĉirkaŭ 450 milionoj da dolaroj kaj eksportado ĉirkaŭ 336 milionoj da dolaroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Togolando.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj (GLAT) en Togolando havas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-aj civitanoj ne havas. Vira kaj virina samseksa seksa aktiveco estas kontraŭleĝa en Togolando.

Teamo de Togolando en 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon, kiu okazis en Germanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Massimo Ripani, Sekreta dulingvismo en Afriko, Monato, 2-a majo 2017, konsultita la 7-an majo 2017.
  2. CIA – The World Factbook: Togo Arkivigite je 2020-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Koffitche Koufionou, Organizante la Internacian Junularan Kongreson 2017, Kontakto, 277 (2017:1), TEJO, p. 23
  4. Juliana Evandro (2016-08-27). IJK 2017 en Togolando!. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Alirita 2017-02-28.
  5. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/to.html Arkivigite je 2020-08-31 per la retarkivo Wayback Machine CIA Factbook - paĝo kiu rilatas al Togo

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Delfeno Tietti, Seneliro, Monato, Antverpeno, julio 1993, nº 7, paĝo 8. Pri situacio en Togolando en 1993.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]