Saltu al enhavo

Tokorozaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tokorozaŭa
FlagoBlazono
speciala urbo de Japanio [+]

LandoJapanio
guberniogubernio Sajtama

Koordinatoj35° 48′ N, 139° 28′ O (mapo)35.799444444444139.46888888889Koordinatoj: 35° 48′ N, 139° 28′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo72,11 km² (7 211 ha) [+]
Areo72,11 km² (7 211 ha) [+]
Loĝantaro341 289 [+] (1-a de aprilo 2020)

HorzonoUTC+9

Tokorozaŭa (Japanio)
Tokorozaŭa (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Tokorozawa, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tokorozaŭa,[1] (japane 所沢市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en gubernio Sajtama.

la urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Tokorozaŭa havis populacion de 343 298, laŭ japana kvalifiko la urbo estas kerna urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbo situas 28 km okcidente de Tokio aere laŭ [1]. La urbego povas esti konsiderita parto de la pli granda urbaro de Tokio; ĝia proksimeco al ĉi-lasta kaj la pli malaltaj loĝkostoj igas ĝin populara navedanturbo. Akvorezervujo estas plejparte situanta ene de la urbolimoj.

Biblioteko
Vendejego en la urbo

Arkeologia esplorado montris, ke najbareco de Tokorozaŭa estis loĝita de antaŭ proksimume 20 mil jaroj. Sanktejo havis tradician establadon de 110 post Kristo. Dum la Edo-periodo (1603-1867) la agrikulturo kun signifa komercado estas menciinda. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo, poste en 1911 la loko estis la unua aviadilbazo kaj aerakademio de Japanio. Tokorozaŭa atingis la urbostatuson en 1950, post 5 jaroj la geografia amplekso grandiĝis pro aneksado de najbaraj komunumoj. La fervojo kaŭzis rapidan loĝantarkreskon en la 1960-aj jaroj, dum en Somera Olimpiko 1964 ĉi tie oni konkursis pafistoj. La urba municipo estis nomumita kiel speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio en 2002. Jam ekde la censo de 1990 ĝi plenumas la kondiĉojn esti kerna urbo, nun la urbo aspiras vere ricevi tiun titolon: La 14-an de junio 2024, la urbo anoncis, ke ĝi celas iĝi kerna urbo en aprilo 2030.[2]

Pluraj trafikaj firmaoj havas ĉefsidejojn enurbe, krome horloĝfabriko produktas siajn varojn. Ofte oni navedas al Tokio.

En la urbo kampuso kaj altlernejo funkcias.

la loka fervoja stacidomo, nomata Grand-Emio

Tokorozaŭa estas trafiknabo fervoje kaj ĉefvoje.

La urbo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 10-20 °C. La jarpluvo averaĝas 1530 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed tre ofte septembre kaj oktobre. Neniam neĝas.

Statuo de franca generalo, kiu kun sia teamo en 1918-1919 helpis novorganizi la japanan armeon

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vortara dokumentigo de iu esperantigo (do substantivo kun -o-finaĵo ĝis 2025 ne troveblis, sed simpla latinliterigo kun plej proksima sono "ŭ" senproblemas - vidu la deklaron La Ondo de Esperanto - Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ pri deklaro deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ la 9-an de aprilo de 2023.
  2. 「令和12年4月に中核市への移行を目指します」(6月14日発表)所沢市ホームページ oficiala anonco en junio 2024, ke la urbo celas iĝi kerna urbo en aprilo 2030

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]