Tokugawa Yorinobu
Aspekto
Tokugawa Yorinobu | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1602 |
Morto | 19-an de februaro 1671 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Tokugava-ŝogunregistaro Japanio ![]() |
Familio | |
Patro | Tokugawa Ieyasu ![]() |
Patrino | Yōju-in (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Furi-hime (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Yōrin-in (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Tokugawa Mitsusada (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | samurajo ![]() |
TOKUGAWA Yorinobu (japane: 徳川頼宣; naskiĝis la 28-an de aprilo 1602; mortis la 19-an de februaro 1671) estis japana daimio de la frua Edo-epoko.
Li naskiĝis kiel 10-a filo de Tokugawa Ieyasu kaj ties kromedzino Oman-no-kata sub la nomo Nagafukumaru. La 8-an de decembro 1603 li ricevis la feŭdon Mito, kiu antaŭe estis propraĵo de lia pli aĝa frato Takeda Nobuyoshi.
Yorinobu havis kvar gefilojn: lia sukcedinto Tokugawa Mitsusada, Yorizumi, la fondinto de Iyo-Saijo, Inaba-hime, kiu edziniĝis al Ikeda Mitsunaka de Tottori, kaj Matsuhime, kiu edziniĝis al Matsudaira Nobuhira de Yoshii.
Postmorte li ricevis la titolon Nanryu-in.