Saltu al enhavo

Tomás León Caspe Cereijo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tomas León Caspe Cereijo (Madrido, 7-a de marto 1911 - Sevilo, la 16-an de januaro 1991) estis hispana esperantisto, UEA-delegito en Sevilo, kiu vigligis la lokan movadon de la lastaj 1970-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj.

La loka samideanaro konis lin kiel Antolín Colmenar Rivero[1], ĉar li devis ŝanĝi sian nomon pro politika persekuto post la hispana enlanda milito.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Profesie li estis tegisto. Li komencis agadon en sindikato UGT en sia naskiĝurbo Madrido de 1927.

Li partoprenis la enlandan militon, kaj post la malvenko de la respublikanaj fortoj li estis enprizonigita kaj kondamnita je 30-jara puno. Li sukcesis fuĝi kaj translokiĝis al Sevilo, kiel li ŝanĝis sian nomon al Antolín/Valentín Colmenar Rivero.

Li estis kaŝa aktiva membro de la malpermesita socialista partoio PSOE. Post la renovigo de tiu partio kun pli junaj regantoj, li restis en la tradicia branĉo, nomata PSOE (Histórico), kiu prezentiĝis en aparta kandidateco por la unuaj balotoj post la reveno de la demokratio, kun li ĉekape en Sevilo en 1982, sed li ne estis elektita.

Esperantista agado

[redakti | redakti fonton]

Li agis kiel vera Esperanto-mecenato de la movado en Andaluzio, ĉar en 1976 li donacis sian meblovendejon sur strato Sol, 75 en la urbo Sevilo, kaj kune kun Felipe González del Pino, tie kunfondis la Academia Sevillana de Esperanto, kie oni komencis disvastigi kaj instrui senpage la esperantan lingvon. Kelkajn jarojn poste, kiam la movado iĝis pli stabila, oni kreis la Sevilan Esperanto-Asocion (Asociación Sevillana de Esperanto), kiu fariĝis grava referenco en la hispana movado dum la okdekaj jaroj. Antolín estis prezidanto kaj honora membro de Sevila Esperanto-Asocio ĝis sia morto en januaro 1991. Sevila Esperanto-Asocio estis tiel multenombra kaj aktiva ke ĝi eldonis periodaĵojn, disvastigis Esperanton tra la lokaj medioj kaj foiroj, instruadis la lingvon per tutjaraj kursoj, organizis naciajn kaj regionajn kongresojn kaj renkontiĝojn kaj eĉ naskis junularan sekcion, S.E.J.O.-n (Sevila Esperanta Junulara Organizo) kiu fariĝis alia grava referenco en la hispana junulara movado ĝis la naŭdekaj jaroj.

Dum la 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo estis prezentita la libro "125 años de esperanto en Sevilla", pri la historio de Esperanto en la urbo, en kies ĉefpaĝo aperas lia portreto kiel grava reprezentanto de tiu historio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]