Thomas Sankara
Thomas Sankara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Sankara | |||||
Naskonomo | Thomas Isidore Noël Sankara | ||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1949 en Yako, Passoré Province, Franca Okcidenta Afriko | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1987 (37-jaraĝa) en Vagaduguo | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | Vagaduguo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Burkino (1984–1987) Supra Voltalando (1960–1984) vd | ||||
Alma mater | Prytanée militaire de Kadiogo (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mariam Sankara (en) (–1987) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ŝtatreprezentanto oficiro soldato vd | ||||
Laborkampo | Revoluciulo, politikisto, poeto kaj komponisto vd | ||||
Aktiva dum | 1966–15-a de oktobro 1987 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nur Unu Nokto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas Isidore Noël SANKARA (21-a de decembro 1949 – 15-a de oktobro 1987) estis prezidento de Burkina Faso. Post sia morto li iĝis konata kiel la "Che Guevara de Afriko" kaj fariĝis grava figuro reprezentanta idealismon, tutafrikanismon, triamondismo, kaj protestajn kaj marĝenajn movadojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis Supera Voltalando (Haute Volta), franca kolonio, kiu ricevis sendependecon en 1960. Li estis messervanto, sed rifuzis lastminute eniri la pastran seminarion. En la armea lernejo de Kadiogo li malkovris politikon pro marksista instruisto, aktivulo de la Afrika Partio de Sendependiĝo (APS). En la interafrika milita lernejo de Antsirabe, en Madagaskaro, la juna oficiro lernis ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu granda insulo, kie li ĉeestis en 1972 la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de Philibert Tsiranana, ja naskiĝis liaj ideoj pri «demokratia kaj popola revolucio».
En 1974, dum la milito kontraŭ Malio, li estis rimarkita pro milita heroaĵo. Estante kapitano, li kreis kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝis je maldekstraj aktivuloj, multe legis pri multaj temoj, demandadis, kaj ekŝatis profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen maraliro, en Okcidenta Afriko, havis alternajn periodojn de escepto (diktatoreco) kaj parlamenta demokratio. En la regiono, ĝi estis la sola lando, kiu elektis prezidanton post du balotovicoj, la generalon Abubakar Sangule Lamizana, en 1978. Li administris la landon paternalisme. Je maldekstro, nur la partio de la historiisto Joseph Ki-Zerbo, la Volta Popola Fronto (VPF), partoprenis la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la sindikatoj.
Post pluraj sinsekvaj tutlandaj strikoj, unua puĉo ricevis en novembro 1980 apogon de la oficiala opozicio, inter kiu de la VPF. Sed la nova reĝimo, kiu tamen estis sufiĉe populara, komencis subpremi, instigante la sindikatajn respondeculojn vivi kaŝe. Oficiroj implikiĝas en skandaloj. Ŝtatsekretario pri informado, Sankara eksiĝis dum viva televidelsendo.
Jen alia frakcio de la armeo troviĝis senkreditita, same kiel la partio de Di-Zerbo. En novembro 1982 okazis dua puĉo. Tiam aperis fendo inter tiuj, kiuj deziras institucian kontinuon kaj la revoluciemaj oficiroj, arigitaj ĉirkaŭ kapitano Sankara. En januaro 1983, kun instigo de la publiko, Sankara estis elektita ĉefministro. Iĝinte ĉefministro, li kaptis ĉiujn okazojn fokusigi la kontraŭdirojn dum publikaj kunvenoj, kie li denuncis la «malamikojn de la popolo» kaj la «imperiismon». Sed liaj ideologioj kaj politiko kaŭzis lian eksigon ĉirkaŭ ses monatojn poste kaj li estis en hejmaresto.[1]
La 17-an de majo 1983, dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de François Mitterrand, aviadile atingis la ĉefurbon Vagaduguo, Sankara estis arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj (R-UKL) manifestaciis por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonis en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparis kune la ekregadon.
La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano Blaise Compaoré, atingis la ĉefurbon la 4-an de aŭgusto 1983; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; civiluloj atendis la militistojn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj. Sankara iĝis prezidento.[1]
Prezidanteco
[redakti | redakti fonton]La 4-an de aŭgusto 1984 la Altvoltao simbole estas nomita de li Burkina Faso, «lando de la nekorupteblaj homoj», en la morea kaj la djula. Sankara ankaŭ verkis kaj komponis la novan himnon nomatan 'Nur Unu Nokto', kies vortoj traktas la jarojn de kolonia regado kaj la lukto por sendependeco kaj libereco. La koncerna nokto, la 4-a de aŭgusto, estas la nokto de la revolucio, post kiu Sankara fariĝis prezidanto kaj legendo tra la mondo.
Sankara apenaŭ kaŝis siajn marksismajn influojn. Sed tiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, ofte tute ne kundividis liajn politikajn referencojn. Li precipe provis altiri al si kompetentulojn kaj motivatajn homojn, kaj arigis en la prezidantejo cent kvindek kunlaborantojn zorge elektitajn, el kiuj kelkaj ideologoj, sed plej multaj estas plej efikaj kadruloj el la lando.
En la kvar jaroj de mallonga regado, Sankara atingis serion da signifaj atingoj. Inter ili, nacia programo de ekstermado de analfabeteco, kiu signife pliigis la alfabetecon kaj ĉeeston en lernejoj en la lando. Alia lia iniciato inkluzivis plantadon de ĉirkaŭ 10 milionoj da arboj kadre de la milito kontraŭ la efikoj de sekeco kaj la vastiĝo de dezertaj areoj, kune kun rekorda nombro de virinoj nomumitaj al publikaj kaj registaraj postenoj dum lia permanenta ofico.[1]
Importado de fruktoj kaj legomoj estis malpermesataj por instigi la komercistojn aĉeti la produktojn de la sudokcidento. Malfacile alirebla, tiu regiono de Burkino estis forlasita, profite al la merkatoj de Eburbordo, kiun bona gudrita vojo ligas al Burkino. Distriburetoj instaliĝis kun la disvolvado de tutnacia vendejo-ĉeno. La ŝtatfunkciuloj surmetu la Faso dan fani, la tradician veston faritan el mallarĝaj kotonaj bendoj. Rezulte, multaj virinoj komencis teksi en siaj kortoj, kio donas al ili propran enspezon. Aliaj decidoj favore al la vivkondiĉo de virinoj plibonigis la vivnivelon.[1]
Memoro kaj heredaĵo
[redakti | redakti fonton]La 15-an de oktobro 1987 Sankara estis murdita dum puĉo organizita de lia iama kolego Blaise Compaoré kaj kun subteno de Francio per Franca Asocio por Amikeco franca-burkina.[1]
Proparolanto de la Tria Mondo, Sankara kritikis la internacian ordon kaj la internacian ŝuldon, hereditan de koloniismo. La disvolvitaj temoj eĥas en la hodiaŭa alimondista sfero: la maljustaĵoj de la tutmondiĝo kaj de la internacia financa sistemo, la ĉieeco de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko, la malvirta cirklo de la ŝuldo en la Tria Mondo.[1]
Kvankam revoluciema, Sankara evoluigis pripenson pri demokratio ĝis konkretigo per mobilizado de ĉiuj sociaj tavoloj. Tio implicas la emancipiĝon de popolaj klasoj kaj de virinoj.