Tombejo de sovetaj militkaptitoj (Adolfovice)
Tombejo de sovetaj militkaptitoj | |
tombejo | |
Tomboj de sovetaj militkaptitoj
| |
Oficiala nomo: Hřbitov sovětských zajatců | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Municipo | Adolfovice |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Bělá pod Pradědem |
Situo | Tombejo de sovetaj militkaptitoj |
- koordinatoj | 50° 10′ 37″ N 17° 09′ 39″ O / 50.17694 °N, 17.16083 °O (mapo) |
Estiĝo | 1960 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Kodo de memorindaĵo | 23296/8-2186 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hřbitov sovětských válečných zajatců (Adolfovice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Tombejo de sovetaj militkaptitoj en Adolfovice troviĝas en valo de rojo Bystrý en parto de municipo Bělá pod Pradědem en distrikto Jeseník. La tombejo estas Kultura memorindaĵo en Ĉeĥio. La tombejo estas registrita en la centra registrejo de la militaj tomboj sub CZE-7102-07161.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]En periodo de la dua mondmilito estis en Adolfovice sub Keprník en valo de rojo Bystrý establita soldata militkaptitejo Rudohoří (Vietseifen). La militkaptitoj laboris en arbaroj. El la kaptitejo, en kiu estis preskaŭ cent sovetaj kaptitoj, restis nur fundamentoj. En ties proksimeco troviĝas devene Tombejo de sovetaj militkaptitoj, kiuj pereis en periodo de la 29-a de oktobro 1941 ĝis la 19-a de februaro 1942 pro sekvoj de malbona nutraĵo kaj epidemio de makulita tifo. Post fino de la milito la kaptitejo servis kiel internigejo por ellandigitaj germanaj civitanoj. En aŭgusto de 1945 estis proksime de la tombejo sepultitaj la germanaj civitanoj, kiuj mortis en la kaptitejo.[2] La tombejo de sovetaj militkaptitoj estis establita en la jaro 1960. En la jaro 2003 okazis rekonstruo kaj reguligo de la tombejo kun ideo de estiĝo de tombejo Repaciĝo kaj unuiĝo de la nacioj.[3][1] La rekonstruon sekurigis ŝtata entrepreno Arbaroj de Ĉeĥa respubliko, fare de Arbara administracio Jeseník. Enspezoj por la rekonstruo superis pli ol duonmilionon da kronoj.[4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Devene estis establita barita tombejo, en kies malantaŭa parto estis centra monumento kun rusa skribaĵo kaj antaŭ ĝi simetrie en kvar vicoj estis 36 tombaj lokoj. La nomoj de sepultitaj kaptitoj estis indikitaj sur la monumentetoj.[5] Post la rekonstruo en la jaro 2003 estis dekstre de la centra monumento lokigitaj monumentetoj de la sovetaj kaptitoj kaj maldekstre estis transŝovitaj naŭ monumentetoj de la germanaj civitanoj el la devena loko de la enterigo.[3]
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Fundamentoj de unu el konstruaĵoj de kaptitejo
-
Loko de enmeto de skeletaj restaĵoj
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Hřbitov zajatců Rudé armády | Spolek pro vojenská pietní místa. Alirita 2019-01-18 .
- ↑ Bělá pod Pradědem: Zajímavé odkazy: Mikroregion Jesenicko. Alirita 2019-01-18 .
- ↑ 3,0 3,1 Bělá pod Pradědem - Památky a zajímavosti. Alirita 2019-01-18 .
- ↑ Lesní hřbitov Rudohoří - Bělá pod Pradědem, Domašov | Tourism Jeseniky - Touristic attractions. Alirita 2019-01-18 .
- ↑ Detail dokumentu - G0275471. Alirita 2019-01-18 .