Tommy Vig
Tommy Vig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1938 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | bandestro ĵazmuzikisto muzikproduktisto muzikinstruisto komponisto dirigento filmkomponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tommyvig.com/ |
Tommy Vig, laŭ hungarlingve kutima nomordo Víg Tamás estis hungara-usona ĵazmuzikisto (drumisto, vibrafonisto, komponisto, dirigento, orkestrestro, instrumentadisto).
Tamás Vig [1] naskiĝis la 14-an de julio 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Vig estis mirinfano antaŭ la aĝo de 6 jaroj. Li muzikadis kun sia patro, kiu estis klarnetisto. La infana Tamás faris koncertojn en Hungara Radio, Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, Nacia Cirko kaj Teatro Városi. En 1946 li venkis en konkurso de Metro-Goldwyn-Mayer en Budapeŝto, en la sekva jaro li registris muzikdiskon en Vieno. Li kompletigis siajn studojn en 2 signifaj muziklernejoj en 1955, respektive en 1956. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono ricevinta stipendion en Lernejo Juilliard. Li vivis en Novjorko, Las Vegas (1961) kaj Los Anĝeleso (ekde 1970). Li muzikadis kune kun kremo de ĵazistoj, en 1984 li aranĝis olimpian ĵazfestivalon en Los Anĝeleso. Li ankaŭ organizis kaj kondukis la ĉiujare festivalojn en Las Vegas. En 2006 li revenis al Hungario. Li ricevis premiojn inter 1984-2011. Li havas edzinon, kiu naskis filon. Google montras pli ol 800,000 trafojn pri Tommy Vig.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Münster (1986)
- Budapeŝto (2008)
Elektitaj filmaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nightmare Circus (1974)
- Ruckus (1980)
- Sweet Sixteen (1983)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- anglalingva biografio kun foto[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1938
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 14-an de julio
- Hungaraj drumistoj
- Hungaraj vibrafonistoj
- Hungaraj komponistoj
- Hungaraj dirigentoj
- Usonaj drumistoj
- Usonaj vibrafonistoj
- Usonaj komponistoj
- Usonaj dirigentoj
- Hungaraj orkestrestroj
- Hungaraj instrumentadistoj
- Hungaraj mirinfanoj
- Hungaraj rifuĝintoj en 1956
- Budapeŝtanoj