Toni Edelmann
Toni Edelmann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1945 en Hamina |
Morto | 20-an de oktobro 2017 (71-jaraĝa) en Lohja, ![]() |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Marja-Leena Kouki (1967–1973) Kiti Luostarinen (en) ![]() ![]() |
Infano | Samuli Edelmann ( ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Toni Edelmann - n. la 25-an de oktobro 1945 en Hamina; m. la 20-an de oktobro 2017 en Lohja aŭ en Fiskars (Fiskari), vilaĝo en la komunumo Raseborg (Raasepori)[1] - estis finna muzikisto kaj komponisto. Li studis en la Akademio Sibelius en Helsinko kaj en la Akademio pri Artoj (Akademie der Künste) en Berlino.
En Finnlando, kaj ankaŭ en Germanio, li komponis muzikon por multaj filmoj kaj scenejaj verkoj. Li laboris kiel komponisto en la Berlina Ensemblo (Berliner Ensemble) kaj laboris precipe kun la teatra reĝisoro Manfred Karge. Li ankaŭ laboris kiel komponisto ĉe la Burgoteatrejo de Vieno (Wiener Burgtheater) kaj ĉe la landa teatrejo Tubingeno (Landestheater Tübingen). En Finnlando interalie aparte konatas lia kanto Armaan läheisyys ("proksimeco de la amatino"), traduko el poemo de Johann Wolfgang von Goethe.[2]
Lia filo estas la finna aktoro kaj kantisto Samuli Edelmann.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Säveltäjä Toni Edelmann on kuollut (komponisto Toni Edelmann mortis), alirita la 19-an de decembro 2017
- ↑ noto de la origina germana poemo Nähe des Geliebten kaj la poezia traduko en la finnan en la retejo peda.net (do, finne kaj germane)
Fonto
[redakti | redakti fonton]- La unua versio de tiu-ĉi teksto ekestis surbaze de la germana koresponda vikipedia artikolo laŭ la stato de la 19-a de oktobro 2024.