Saltu al enhavo

Tormento (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tormento
filmo
Originala titolo Tormento
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1974
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Pedro Olea
Produktisto(j) José Frade
Scenaro Ricardo López Aranda • Ángel María de Lera • José Frade • Pedro Olea
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Carmelo Bernaola
Rolantoj Ana Belén • Javier Escrivá • Francisco Rabal • Concha Velasco • Rafael Alonso • Ismael Merlo • María Luisa San José • Amelia de la Torre • Milagros Leal • María Isbert
IMDb
vdr

Tormento estas hispana drama filmo de 1974 reĝisorita de Pedro Olea, kaj ĉefrolulita de Ana Belén, Javier Escrivá, Francisco Rabal, Concha Velasco, Rafael Alonso, Ismael Merlo, María Luisa San José, Amelia de la Torre kaj Milagros Leal.

Ĝi estis bazita sur la samnoma romano de Benito Pérez Galdós. En la filmo stelulas Ana Belén, Emilio Gutiérrez Caba, María Luisa Ponte, Eduardo Calvo, Manuel Sierra y Mayrata O'Wisiedo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Amparo (Ana Belén) vivas kiel duonsklavino de siaj parencoj la geedzoj Bringas (Rafael Alonso kaj Concha Velasco), familio de funkciuloj. Ŝi kaj ŝia fratino (María Luisa San José), male estas malriĉaj. Kiam venas el Ameriko riĉa parenco, nome Agustín Caballero (Francisco Rabal), nekonservativa kaj nealkutimiĝinta al socia vivo, okazas ioma revolucio ĉe Bringas. Rosalía, la edzino, deziras parenciĝi iel kun li... sed li estas altirita de Amparo. Bedaŭrinde ŝi havas malhelan sekreton en sia pasinteco kiu reviviĝas je la reveno de pastro (Javier Escrivá) kun kiu ŝi havis iajn rilatojn, kaj kiu ne ŝajnas rezignita ĉesi havi ilin...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tormento (película) en la hispana Vikipedio.