Tornado (velŝipo)
klasa simbolo | |
---|---|
Boataj mezuroj | |
longo: | 6,10 m |
larĝo: | 3,08 m |
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : | ĉ. 40 cm |
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): | 17-76 cm |
alto de la masto: | 9,80 m |
pezo (velopreta): | ĉ. 165 kg |
vela areo (sume): | 21 m² |
Ceteraj informoj | |
velboata indico: | 77 (malnove) 74 (nove) |
velŝipa klaso: | internacia, olimpika de 1976 ĝis 2008 |
La velŝipa klaso Tornado estas grupo da normigitaj katamaranaj velŝipoj kaj ĝis la jaro 2012 estas la plej rapida internacia klaso de velŝipoj. Kiel ĉiuj velŝipaj klasoj ĝi havas la klasan simbolon en la granda velo - simbolon de tornado kun du subaj linioj. Inter la jaroj 1976 ĝis 2008 velado per la ŝipa klaso estis olimpika fako.
La klaso evoluiĝis en 1967 pere de la anglo Rodney March helpe de Terry Pierce kaj Reginald White. Tiutempe estis diskutoj, ĉu akcepti katamaranon inter la olimpikajn velŝipajn klasojn. En la regattoj de la Internacia Velada Federacio (angle International Sailing Federation, ISAF) la klaso senprobleme pli rapidis ol ĉiuj aliaj klasoj, kaj en 19776 ĝi unuafoje iĝis olimpika fako. En novembro 2007 la internacia federacio ISAF decidiĝis kontraŭ Tornado-regatto en la Somera Olimpiko 2012. Pro la bezono de granda fizika forto en velado de katamarano la velŝipa klaso longe estis velata nur de viroj, sed en la lastaj jaroj ankaŭ diversseksaj teamoj iĝis inter la tutmonde plej bonaj - en tiuj paroj kutime la virino estas la stiristo malantaŭe kaj la viroj havas la antaŭan pozicion.
Produktistoj de la velŝipa klaso estas interalie la sekvaj firmaoj: Marström (Svedio), White Formula (Britio), White (Britio), Sailcraft England (Britio), Phantercraft (Britio), Glas (Germanio), Denninger und Maile (Germanio), Wallner (Germanio), Steiner (Aŭstrio), Scheurer (Svislando), Boyer (Kanado) kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Tornado (catamaran) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)