Saltu al enhavo

Toronto Raptors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toronto Raptors
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Toronto
Posedata de Maple Leaf Sports & Entertainment vd
Posedatoj Raptors 905 (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Toronto Raptors - prononco laŭ sistemo IFA [təɹˈɒntə͡ʊ ɹˈaptəz], esperantlingve Torontaj Rabobirdoj - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Toronto, Ontario, Kanado, kiu fondiĝis en 1995. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Atlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 10-a de junio 2023 estas Darko Rajaković. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1999 okazigas en la stadiono Scotiabank Arena.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]