Saltu al enhavo

Touchstone Pictures

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Touchstone Pictures
filmkompanio vd
Dum 15-a de februaro 1984 - 2-a de septembro 2016
Sekvanto 20th Century Studios
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Ron W. Miller • Richard Berger vd
Sidejo Burbank
Lando Usono
Agokampo filmo
Posedata de Walt Disney Company • Walt Disney Studios vd
filiaj kompanioj ABC Signature vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Touchstone Pictures - angle,[1] prononco laŭ sistemo IFA [tˈʌt͡ʃsto͡ʊn pˈɪkt͡ʃɚz], en pura Esperanto pli-malpli [TAĈstoŭn PIKĉas] - estis usona filmprodukta marko de la studioj fonditaj kaj posedataj de la filprodukta kompanio Walt Disney Company. Touchstone Pictures funkciis de 1984 ĝis 2016. Plenlongaj filmoj publikigitaj sub la etikedo Touchstone estis produktitaj kaj financitaj fare de Walt Disney Studios, kaj havis pli maturajn temojn celitajn al plenkreskaj spektantaroj ol tipaj filmoj de la serio Walt Disney Pictures.[2][3] Tiel, Touchstone estis nur pseŭdonimo etikedo por la studio kaj kompanio kaj ne ekzistis kiel distinga komerca firmao.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la vorto "touchstone" [tˈʌt͡ʃsto͡ʊn] en la angla signas ŝtonon uzatan por pruvu la valorecon de noblaj metaloj, do la tuta titolo elvokas ian impreson de "pruvite valoraj filmoj"
  2. Pamela McClintock: artikolo "Will Steven Spielberg Drop the DreamWorks Name?" (Ĉu Steven Spielberg forigos la nomon DreamWorks, en la retejo de la filma revuo The Hollywood Reporter (La Holivudo Raportisto) la 24-an de septembro 2015 (angle)
  3. Beth Deitchman: artikolo "It’s been 30 years since Touchstone Pictures’ splashy debut" (Estas 30 jaroj ekde la ŝpruca debuto de Touchstone Pictures) la 7-an de marto 2014 en Disney D23, la oficiala asocio de Diznej-filmaj subtenantoj (la nomo D23 indikas la anglan firmaonomon Disney kaj la jaron 1923 de ekesto de la firmao), arkivigita en januaro 2015 (angle)
  • Por referencoj pri informoj prenitaj el vikidatumoj vidu la ligilojn "vd" (=vidu) en la informkesto dekstre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]