Saltu al enhavo

Toyoda Sakichi

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Toyoda Sakichi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1867 (1867-03-19)
en Fuchi district
Morto 30-an de oktobro 1930 (1930-10-30) (63-jaraĝa)
en Nagoja Urbo
Mortokialo Enkrania hemoragio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Sasuke Toyoda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Kiichiro Toyoda (en) Traduki, Aiko Toyoda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Rizaburō Toyoda (en) Traduki (bofilo)
Eiji Toyoda (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inventisto
inĝeniero
entreprenisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q11634089
vdr
Toyoda Sakichi

TOYODA Sakichi (japane 豊田 佐吉; 14-an de februaro 1867 en Kosai - 30-an de oktobro 1930) estis filo de ĉarpentisto, gravas kiel japanaj eltrovisto. Li elpensis multajn plibonigojn por la teksilo.

Lia plej grava elpensaĵo estis la aŭtomatigita gvida tekstilo, kiu aŭtomate haltis ĉe problemo. Li evoluigis la koncepton de „5 kial-oj“: Se la problemo aperas, demandu sin kvinfoje „kial”, por trovi kaŭzon de la problemo kaj poste ŝanĝu la produktadan proceson tiel, ke la problemo ne plu aperu. Tiu koncepto hodiaŭ estas parto de la 6-sigma metodo pri la problemsolvo, kvalita plibonigo kaj malpliigo de la kostoj.

Li havis du pli junajn fratojn, Toyoda Sasuke kaj Toyoda Heikichi (1875-1954), patron de Toyoda Eiji.

Toyoda Sakichi estas patro de filo (Toyoda Kiichirō (1895-1952), fondinto de Toyota Motor Corporation) kaj filino, Toyoda Aiko. Li ricevis la ordenon La blua rubando kaj la Servista ordeno tria klaso. Li estas rigardata ankaŭ kiel patro de la industria revolucio en Japanio.

Li estas fondinto de Toyota Industries Corporation, Ltd. Toyoda ofertis iam premion de unu miliono da jenoj por tiu, kiu elpensas baterion, kiu kapablas doni povumon de 100 ĈP dum 36 horoj kaj pezas ne pli ol 225 kilogramoj. Lia deziro ĝis hodiaŭ estas nerealigata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]