Tramtransporto en Częstochowa estas la dua plej nova tramsistemo (post Olsztyn) sur teritorio de Pollando, en Częstochowa. La unua tramlinio estis malfermita la 8-an de marto1959. Ekde septembro de 2012, funkcias 3 linioj kun suma longeco 33,4 km kaj 32 haltejoj. La tramsistemo uzas normalan ŝpuron (1435 mm). Tramtransporton en Częstochowa sekurigas Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne w Częstochowie (MPK Częstochowa) (esperante: Urba Transporta Kompanio en Częstochowa).
Tramtransporto konsistas el la norda-suda tramvojo, kiun parte uzas ĉiuj tramlinioj (el Północ per Tysiąclecie, Centro, Trzech Wieszczów ĝis Ostatni Grosz). Tie, la tramlinio 1 veturas ĝis la urbaparto Zawodzie-Dąbie (finhaltejo Fieldorfa-Nila) per Raków, dum la tramlinio 2 veturas ĝis Raków (finhaltejo Raków Dworzec PKP) per Wrzosowiak. Ekde la 19-an de aŭgusto2010 estis konstruitaj la tramvojoj ĝis nova finhaltejo Stadion Raków; la 3-an de septembro 2012 estis malfermita la entute nova tramlinio 3, kiu konektas tramhaltejojn Fieldorfa-Nila kaj Stadion Raków.