Tramtransporto en Honkongo
Tramtransporto en Honkongo | |
---|---|
Tramo en Honkongo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Honkongo |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1904 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 30 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 165 |
Nombro de stacioj | 120 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 067 mm |
Transportisto | RATP Dev Transdev Asia |
Tramtransporto en Honkongo (ĉine 香港電車, angle Hong Kong Tramways, HKT) estas etŝpura (1 067 mm) tramsistemo en Honkongo. Posedata kaj funkciigata fare de RATP Dev, la tramo veturas sur Honkonga Insulo inter Kennedy Town kaj Shau Kei Wan, kun branĉo cirkulanta tra Happy Valley.
La tramsistemo de Honkongo estas unu el la plej fruaj formoj de publika transporto en la metropolo, ĝi malfermiĝis en 1904 sub brita regado. Ĝi uzis elektrajn tramojn ekde sia inaŭguro, kaj neniam uzis ĉevalan aŭ vaporforton. Ĝi posedas la plej grandan funkciantan duetaĝan tramfloton en la mondo, kaj estas tre malofta ekzemplo de tramsistemo kiu uzas ilin ekskluzive. Krom esti uzata de navedantoj, la sistemo estas populara ĉe turistoj, kaj estas unu el la plej ekologiemaj manieroj vojaĝi en la urbo.