Tramtransporto en Kursk
Etoso
Tramtransporto en Kursk | |
---|---|
Tramo 71-403 en Kursk | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kursk, Rusio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 30-a de aprilo 1898 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 40,4 km |
Nombro de linioj | 3 (4) |
Nombro de veturiloj | 35 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Transportisto | GUPKO "Kurskelektrotrans" |
Tramtransporto en Kursk (ruse Курский трамвай) estas urba elektra tramsistemo en Kursk. Malfermita la 30-an de aprilo 1898, ĝi estas unu el la tri plej malnovaj elektraj tramsistemoj en Rusio (kune kun la tramoj de Niĵnij Novgorod kaj Orjolo). La Kurska tramservo estas funkciigata de la ŝtata unueca entrepreno de la Kurska provinco "Kurskelektrotrans".