Tramtransporto en Oradea
Aspekto
Tramtransporto en Oradea | |
---|---|
Tramo en Oradea | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Oradea Rumanio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 28-a de aŭgusto 1882 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 42,34 km |
Nombro de linioj | 7 |
Nombro de stacioj | 56 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Oradea Transport Local R.A. (O.T.L.) |
La Tramtransporto en Oradea (rumane Tramvaiul din Oradea) estas unu el la plej malnovaj tramsistemoj en Rumanio. La tramo ekfunkciis la 28-an de aŭgusto 1882 en la okcidenta rumana urbo Oradea (germane Großwardein), kiu tiam nomiĝis Nagyvárad kaj apartenis al Aŭstrio-Hungario. Hodiaŭ la tramo estas funkciigata fare de Oradea Transport Local R.A. (O.T.L.). La tramo de Oradea estis la unua en Rumanio kiu uzis modernajn malaltplankajn tramojn. Temas pri veturiloj de tipo ULF fabrikitaj de Siemens, identaj al la veturiloj uzataj en Vieno. La tramreto hodiaŭ inkluzivas liniojn 1R, 1N, 2, 3R kaj 3N.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (OTL) (rumane/hungare/angle)
- UrbanRail.Net
|