Tramtransporto en Stokholmo
Aspekto
Tramtransporto en Stokholmo | |
---|---|
Malnova kaj moderna tramoj | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Stokholmo, Svedio |
Transportsistema speco | tramo, malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 10-a de julio 1877 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 29,3 km |
Nombro de linioj | 4 (+ 1) |
Nombro de stacioj | 53 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Storstockholms Lokaltrafik |
Transportisto | AB Stockholms Spårvägar (7, 7N, 21) VR Sverige (12, 30, 31) |
Tramtransporto en Stokholmo (svede Spårvagnstrafik i Stockholm) en diversaj formoj estis funkciigita en Stokholmo kaj la ĉirkaŭaĵo ekde 1877, tiam per ĉevaltira tramo. Ekde 1887 ekzistis ankaŭ vaportramo laŭ Hornsgatan sur Södermalm. En 1901 alvenis la unuaj elektraj tramoj, kiuj kaŭzis pliiĝon de produktiveco, post kio la reto disetendiĝis en la urbocentro kaj en la ĉirkaŭaj urboj kaj antaŭurboj ĝis la 1930-aj jaroj. En 1933, la unua tramtunelo inter Slussen kaj Skanstull estis malfermita, kio estis la unua parto de kio poste iĝos la Metroo de Stokholmo.
Linioj
[redakti | redakti fonton]Linio | Nomo | Longo | Stacioj | Itinero | Tipo |
---|---|---|---|---|---|
7 | Spårväg City | 3,5 km | 11 | T-Centralen – Waldemarsudde/Bellmansro | Tramo |
7N | Djurgårdslinjen | 2,9 km | 10 | Norrmalmstorg – Waldemarsudde/Bellmansro | Historia tramo |
12 | Nockebybanan | 5,6 km | 10 | Nockeby – Alvik | Malpeza trajno |
21 | Lidingöbanan | 9,2 km | 14 | Ropsten – Gåshaga brygga | |
30 | Tvärbanan | 18,2 km | 25 | Solna station – Sickla | |
31 | Tvärbanan | 4,1 km | 6 | Bromma Flygplats – Alviks Strand |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (SL) (svede/angle)
- Oficiala retejo (SS) (svede)
- Oficiala retejo (VR) (svede)
- UrbanRail.Net (metroo)
- UrbanRail.Net (tramo)