Tramvojo de Msheireb
Aspekto
Tramvojo de Msheireb | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Doho, Kataro |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 30-a de decembro 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 2,12 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 3 |
Nombro de stacioj | 8 / 9 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Msheireb Properties (filio de Qatar Foundation) |
La Tramvojo de Msheireb (angle Msheireb Tram) konsistas el senpagaj tramoj veturantaj en kvartalo Msheireb, en la urbocentro de Doho, la ĉefurbo de Kataro. La tramvojo estis malfermita la 30-an de decembro 2019.[1]
La tramoj veturas laŭ fermita linio de 2,12 km.
Haltejoj
[redakti | redakti fonton]- Sahat Al Nakheel (projektita)
- Wadi Msheireb
- Galleria
- Msheireb Prayer
- Heritage Quarter
- Al Baraha
- Sahat Al Masjid
- Al Kahraba Street
- Al Mariah Street
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]Veturanta materialo
[redakti | redakti fonton]Tri aŭtonomaj tramoj produktitaj de la kalifornia kompanio TIG/m funkcias per hidrogeno[3] kaj enhavas po 33 sidlokojn. Ili disponas pri klimatizilo, videomonitorado kaj Wi-Fi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Msheirb Tram Is Now Fully Operational Across Msheireb Downtown Doha. Msheireb Properties (31 decembro 2019). Arkivita el la originalo je 2021-12-11. Alirita 2021-12-11.
- ↑ Your guide to Msheireb Tram and Msheireb Downtown Doha
- ↑ Qatar Education City Tram opened - The second new tramway