Tramwaytag
Aspekto
La Tramwaytag (laŭvorte "tramtago") estas evento ĉiujare de 1985 okazigata de Wiener Linien, la ĉefa entrepreno operacianta la publikan transporton en Vieno. De 1985 ĝi okazas ĉiujare en alia trama aŭ metroa remizo, busgaraĝo, aŭ en la ĉefgaraĝo de Wiener Linien.[1]
En tiu tago ofte novaĵoj pri la publika transporto en Vieno estas prezentataj, estas pulbazaro por malnovaj signoj kaj similaj aferoj de Wiener Linien, kaj estas publikaj veturadoj per historiaj tramoj aŭ busoj.[1]
Ĝis nun la Tramwaytag okazis en la jenaj datoj en la jenaj remizoj kaj garaĝoj:[1]
Dato | Loko |
---|---|
1985-06-01 | urbfervoja remizo Michelbeuern |
1986-05-31 | trama muzeo Erdberg |
1987-05-30 | busgaraĝo Spetterbrücke |
1988-06-04 | tramremizo Speising |
1989-06-03 | centra garaĝo Simmering |
1990-06-09 | tramremizo Hernals |
1991-06-08 | busgaraĝo Raxstraße |
1992-06-13 | trama muzeo Erdberg |
1993-06-05 | tramremizo Gürtel |
1994-06-18 | centra garaĝo Simmering |
1995-06-10 | tramremizo Rudolfsheim |
1996-06-01 | tramremizo Simmering |
1997-06-07 | tramremizo Brigittenau |
1998-06-06 | metroremizo Michelbeuern |
1999-06-19 | centra garaĝo Simmering |
2000-05-27 | metroremizo Erdberg |
2001-06-09 | trama muzeo Erdberg |
2002-06-08 | busgaraĝo Spetterbrücke |
2003-06-14 | tramremizo Hernals |
2004-06-19 | ĉefgaraĝo Simmering |
2005-06-11 | tramremizo Brigittenau |
2006-09-16 | tramremizo Gürtel |
2007-09-15 | busgaraĝo Leopoldau |
2008-09-13 | tramremizo Simmering |
2009-09-12 | ĉefgaraĝo Simmering |
2010-09-11 | tramremizo Hernals |
2011-09-10 | trama muzeo Erdberg |
2012-09-15[2] | busgaraĝo Spetterbrücke |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Straßenbahnjournal-Wiki: Veranstaltungen
- ↑ 15. September: Tramwaytag der Wiener Linien. Arkivita el la originalo je 2012-10-17. Alirita 2012-09-07 .