Transamerika Piramido
Transamerika Piramido | |||
---|---|---|---|
Transamerica Pyramid | |||
nubskrapulo burokonstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | futurisma arkitekturo vd | ||
Arkitekto | William Pereira vd | ||
Estiĝo | 1969 | ||
Malfermo | 1972 | ||
Uzado | |||
Uzado | oficejoj kaj vendejoj | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 260 m | ||
Etaĝoj | 48 | ||
Rango de alteco | |||
San-Francisko | 1 | ||
Usono | 37 | ||
Adreso | |||
Adreso | 600-634 Montgomery Street[1] | ||
Urbo | San-Francisko | ||
Lando | Usono | ||
Situo | San-Francisko | ||
Situanta sur | Montgomery Street | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 47′ 43″ N, 122° 24′ 10″ U (mapo)37.7952-122.4028Koordinatoj: 37° 47′ 43″ N, 122° 24′ 10″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Transamerica Corporation vd | ||
Retejo | http://thepyramidcenter.com/ | ||
Transamerika Piramido estas la plej alta kaj rekonebla nubskrapulo en San-Francisko, kaj tiel unu el la simboloj de la grandurbo. Ĝi estis konstruita anstataŭe de Montgomery Block, kiu estis la unua konstruaĵo en la urbo kiu estis imuna kontraŭ sismoj kaj havis sekurecajn mezurojn kontraŭ fajroj. La alteco de la Transamerica Piramido estas 260 metroj kaj ĝi havas 48 komercajn kaj oficejajn etaĝojn. La konstruaĵo estis konstruita en 1969-1972, kaj estas nuntempe la 76-a plej alta konstruaĵo en la mondo. La Transamerica Piramido estis la plej alta ĉielskrapanto okcidente de Misisipo ĝis 1974.
Kvankam la ĉefoficejo de la Transamerica Corporation (asekuro kaj investentrepreno) jam ne estas enhavita en la konstruaĵo, ĝi daŭre estas identigita kun la firmao kaj estas integrigita en ĝia emblemo. En 1999, Transamerica estis aĉetita fare de la nederlanda asekurentrepreno AEGON.