Saltu al enhavo

Tren de la Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tren de la Costa

light rail service • fervoja linio
Ĝeneralaj informoj
Loko Provinco Bonaero
 Argentino
Transportsistema speco malpeza trajno
Komenco de trafiko 1891
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,5 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 11
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Registaro de Argentino
Transportisto Trenes Argentinos Operaciones
vdr
Antaŭa logoo (1995-2013)

La Tren de la Costa ("Marborda Trajno") situanta en la argentina provinco Bonaero, estas malpeza turisma trajno, malfermita en 1995, kiu trairas 15,5 km tra elegantaj loĝkvartaloj paralelaj al Plata-Rivero, inter la stacidomoj Avenida Maipú, situanta en la urbo de Olivos kaj Delta, en Tigre. Sur ĝia 11-stacia itinero, ĝi pasas tra la distriktoj Vicente López, San Isidro, San Fernando kaj Tigre.

Origine ĝia itinero egalrilatis al la branĉo Retiro-Delta (iama Tigre R) de la Fervojo General Mitre, konstruita inter 1891 kaj 1896, kiu poste estis malaktivigita inter la stacioj Borges kaj Delta en 1961. Tiu ĉi itinero restis forlasita ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kiam ĝi estis koncedita de la antaŭa firmao Ferrocarriles Argentinos al Sociedad Comercial del Plata, kiu reaktivigis ĝin kaj administris ĝin ĝis junio ​​2013. Ekde tiam, ĝi estas funkciigata de la ŝtata kompanio Trenes Argentinos Operaciones.


Metropola fervoja reto de Granda Bonaero
Mitre - Belgrano Norte - Belgrano Sur - Roca
San Martín - Sarmiento - Urquiza - Tren de la Costa


Tren de la Costa

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 34° 25′ 43.6″ S 58° 33′ 45.07″ U / 34.428778 °S, 58.5625194 °U / -34.428778; -58.5625194 (mapo)