Tri Muskedistoj (ludo)
Aspekto
Tri Muskedistoj | ||
---|---|---|
abstrakta ludo | ||
Angla Nomo | Three Musketeers |
---|---|
Kreinto | Haar Holim |
Ludantoj | 2 |
Ludtabulo | 5x5 |
Ludpecoj | 25 - (3-unu koloro, 22-aliaj koloroj) |
Tri Muskedistoj estas asimetria abstrakta strategia ludo. Ĝi estis unue eldonita en 1969 en A Gamut Of Games per Sid Sackson. Ludmaterialo estas 5×5 lubtabulo, 3 ludpecoj el unu koloro (la Muskedistoj) kaj 22 el alia koloro (la Kardinala Gardistaro).
Movoj
[redakti | redakti fonton]Kiu havas la Tri Muskedistojn, tiu ludas unue. Poste ambaŭ ludantoj alternas siajn movojn. Dum sia vico, ludanto movu siajn ludpecojn jene:
- Muskedisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en fakon okupitan de Kardinala Gardisto. Tiun malamikon tiel kaptitan oni forigas el la ludtabulo. Muskedisto ne povas iri en malplenan fakon.
- Kardinala Gardisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en malplenan fakon. Ĝi neniel kaptas.
Celo
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ ludantoj havas malsamajn celojn:
- La Kardinala Gardistaro provas devigi al la Tri Muskedistoj liniiĝi sur la sama vertikalo aŭ horizontalo, venkante se ili sukcesas fari tion.
- La Tri Muskedistoj provas blokadi sin mem. Se ĉe propra vico, ili neniel povas moviĝi, venkas.
Poentaro
[redakti | redakti fonton]Okaze oni ludos kelkajn partiojn, estas konvene ke ambaŭ ludantoj alternu la rolojn de Muskedistoj kaj Kardinala Gardistaro. Jen ebla poentsistemo:
- Se Kardinala Gardistaro venkis, ties ludanto gajnu tiom da poentoj, kiom gardistoj restas sur la ludtabulo.
- Se venkis la Muskedistoj, ties ludanto notu dek poentojn.
Ludinte antaŭdifinitan kvanton de partioj, turnirvenkas tiu, kiu sumis pli da poentoj.