Saltu al enhavo

Tribunuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tribunuso[1] (latine tribunus, de tribus, en Esperanto "tribo", ĉi tie subdividoj de la romia popolo) en la Romia Imperio estis la nomo por diversaj politikaj kaj armeaj funkciuloj:

  • tribunus plebis, popola tribunuso;
  • tribuni aerarii;
  • tribunus militum (aparta formo: tribunus militum consulari potestate), armea tribunuso;
  • tribunus cohortis, kohorta tribunuso;
  • tribunus numeri;
  • tribunus et notarius.

La postena nomo remalkovriĝis dum la mezepoko en la urboŝtatoj de Italio (inter alie Venecio) kaj dum la napoleona epoko en Francio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo tribunus/o en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 1134