Saltu al enhavo

Ĉielarka triĥogloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trichoglossus moluccanus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉielarka triĥogloso
Ĉielarka triĥogloso, Royal Botanic Gardens, Sidnejo
Ĉielarka triĥogloso, Royal Botanic Gardens, Sidnejo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Genro: Trichoglossus
Specio: Trichoglossus moluccanus
Gmelin, 1788
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉielarka triĥoglosoĉielarka lorio (Trichoglossus moluccanus) estas specio de papagoj el tribo Lorienoj de familio Psittaculidae, indiĝenaj en Aŭstralio. Ili kutimas laŭ la eosta oceanbordo de la kontinento, de norda Kvinslando ĝis Suda Aŭstralio. Ilia preferata habitato estas pluvarbaroj, apudbordaj arbustaroj kaj duonarbaroj. Ses grupoj de birdoj antaŭe konsiderataj subspecioj de ĉielarka triĥogloso nun havas statuson de apartaj specioj, kaj subspecioj restas nur du.

Ĉielarkaj lorioj estas enkondukitaj en multaj areoj ekster sia natura arealo, interalie en Perth, Uesta Aŭstralio;[1] Tasmanio;[2] Aŭklando, Aotearoo;[3] kaj en Honkongo.[4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ĉielarka triĥogloso estas unue formale difinita en jaro 1788 far germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin sub dunomo Psittacus moluccanus.[5] Gmelin bazis sian priskribon je raporto de franca multfakulo Georges-Louis Leclerc, Comte de Buffon, kiu priskribis "papagon kun blua vizaĝo" en sia fundamenta ornitologia verko Histoire Naturelle des Oiseaux.[6] Tie la birdo estas nomata "Peluche des Moluques"[7] aŭ "Perruche d'Amboine".[8] Pro tio Gmelin erare supozis ke la birdo venas de Molukoj kaj ekuzis specian nomon moluccanus. Nur en 1916 Gregory Mathews ŝanĝis la tipan lokon de la specio al Botany Bay, Aŭstralio.[9][10] Nun ĉielarka triĥogloso apartenas al genro Trichoglossus kiun enkondukis en 1826 angla naturalisto James Francis Stephens.[11][12]

Oni agnoskas du subspeciojn:[12]

Bildo Subspecio Distribuo
T. m. septentrionalis Robinson, 1900 Kabjorka Duoninsulo (nord-eosta Aŭstralio)
T. m. moluccanus (Gmelin, JF, 1788) Preskaŭ tuta Aŭstralio (krom Kabjorka Duoninsulo) kaj Tasmanio

Antaŭe oni konsideris ruĝkoluman triĥogloson (Trichoglossus rubritorquis) subspecio de la ĉielarka triĥogloso, sed nun plimulto de aŭtoritatoj agnoskas ĝin aparta specio.[13][14] Krome, en 1997 okazis esploro, kiu rekomendis apartigi de la ĉielarka lorio kelkajn grupojn de birdoj el Malgrandaj Sundoj, kaj tiel aperis specioj sunsubira triĥogloso (Trichoglossus forsteni), kalendula triĥogloso (Trichoglossus capestratus), kaj folia triĥogloso (Trichoglossus weberi).[15] This is increasingly followed by major authorities.[13][14] En 2019 oni plue dividis la ĉielarkajn triĥoglosojn en Aŭstralio kaj apartigis de la specio kokosan triĥogloson (Trichoglossus haematodus) kaj ruĝkoluman triĥogloson (Trichoglossus rubritorquis).[16]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉielarka triĥogloso estas mezgranda papago 25–30 cm longa (kune kun vosto) kaj 75–157 g peza. Ĝia plumaro, samkiel ĉe ĉiuj aliaj triĥoglosoj, estas tre brila kaj plurkolora. La birdo havas profunde bluan kapon kaj vizaĝon, verdece-flavan kolumon, verdajn suprajn partojn (t.e. flugilojn, dorson, kaj voston), oranĝece flavan bruston, bluan ventron kaj verdajn kaj flavajn krurojn kaj pugon. En flugo oni povas vidi kontraston inter flava malsupra parto de flugilo kaj ĝia ruĝa plumokovrilo.

Seksa duformismo ne ekzistas, distingi inter ino kaj iĉo eblas nur post ĥirurgia esploro aŭ DNA-analizo.[17][18] Junuloj aspektas ĝenerale simile al plenkreskuloj, sed detekteblas laŭ koloro de beko, kiu estas nigra ĉe idoj kaj poiome iĝas oranĝkolora dum kresko.

Kokosa triĥogloso (Trichoglossus haematodus) estas ĝenerale simila al la ĉielarka, sed ĝi ne havas la bluan ventron kaj sur ĝia oranĝkolora brusto estas videblaj malhele bluaj aŭ niroj strioj.[19]

Ĉielarkaj triĥoglosoj en Brisbane, Kvinslando.
Juna ino de ĉielarka triĥogloso, aĝa 12 semajnojn, en ĝardeno en Sidnejo.

Ĉielarkaj triĥoglosoj nutras sin plejparte per poleno, nektaro kaj molaj fruktoj. Samkiel aliaj lorienoj, ili havas speciale adaptitan por tiu ĉi dieto longan langon kun penik-simila pinto, per kiu oportunas eligi polenon kaj nektaron el floro.[20] Grandan rolon en ilia nutro ludas nektaro de eŭkaliptoj. Aliaj gravaj fontoj de nektaro estas plantoj el genroj Pittosporum, Grevillea, Spathodea campanulata kaj Metroxylon sagu (sagua palmo).[19] En Melanezio aparte grava fonto de nutraĵo por triĥoglosoj estas kokosoj, kaj la birdoj siavice estas gravaj polenigantaj de kokosaj palmoj.[21] El fruktoj ili manĝas tiujn de Ficus, Trema, Muntingia, kaj kutime finmanĝas papajojn kaj mangojn post pteropodedaj vespertoj (flughundoj). Ili volonte fortigas sian dieton per agrokulturaj plantoj kiel pomoj, maizo, aŭ sorgo.[19]

En areoj kie homoj manĝigas birdojn, la triĥoglosoj kutime vizitas la manĝejojn kaj regaliĝas per siropo aŭ artefarita nektaro, semoj de sunfloro, pomoj, piroj ktp. En multaj tiaj lokoj la birdoj tiom alkutimiĝas al homoj ke oni povas manĝigi ilin de mano. Kelkaj naturrezervejoj en Aŭstralio, ekzemple, Currumbin Wildlife Sanctuary kaj Lone Pine Koala Sanctuary en Kvinslando, faris el ili allogaĵon por turistoj. Tie turistoj povas manĝigi multnombrajn lokajn triĥoglosojn per speciale priparita nektaro, kaj la alie tute sovaĝaj birdoj ne hezitas sidiĝi sur homa mano, ŝultro aŭ kapo por konsumi ĝin.

En Sidnejo kaj apudaj urboj multaj loĝantoj organizis manĝejojn por triĥoglosoj en siaj ĝardenoj, kaj la birdoj tiom alkutimiĝis al tio ĉi ke iĝis duondomaj, Bedaŭrinde multaj homoj manĝigas la birdojn per pano, kio estas malbona manĝaĵo por birdoj ĝenerale kaj triĥoglosoj aparte. Aparte neadekvata ĝi estas por junaj birdoj, en kiuj malĝusta nutrado kondutas al longdaŭraj problemoj kun sano kaj formiĝo de plumaro.[22] En Aŭstralio vendiĝas multaj speciale priparitaj manĝaĵaj miksaĵoj por diversaj specioj de lokaj birdoj, interalie por triĥoglosoj.[23]

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]
Pariĝo de ĉielarkaj triĥoglosoj en Ranger Red's Zoo & Conservation Park, Uesta Aŭstralio.

Ĉielarkaj triĥoglosoj estas plejparte monogamaj kaj kreas stabilajn parojn por multaj jaroj aŭ por tuta vivo.[24] Dum furaĝado ili kutime veturas pare aŭ formas provizorajn malgrandajn birdarojn. Dum nesta periodo la paro iĝas tre teritoria kaj agreseme defendas la nestejon kaj de aliaj triĥoglosoj, kaj de ĉiuj aliaj birdoj. Ili povas forpeli de la tereno ne nur malgrandajn birdojn kiel nigrakapa manorenomalgranda orelringa mielmanĝulo, sed eĉ pli grandajn kaj agresemajn birdojn kiel la aŭstralia pigo. Tamen, estas observoj ke nestoj de ĉielarkaj triĥoglosoj povas kunekzisti en la sama tereno kaj eĉ en la sama arbo kun nestoj de aliaj paroj aŭ de aliaj birdospecioj.[25]

En sudaŭstraliaj partoj de sia arealo la birdoj pariĝas de malfrua vintro ĝis frua somero (tio estas, de aŭgusto ĝis januaro, ĉar temas ja pri Suda Duonsfero). En la pli nordaj, kaj do pli varmaj, pariĝo okazas en ĉiu monato krom marto, sed la periodoj varias de regiono al regiono depende de vetero kaj atingebleco de nutraĵoj.[25] Nestas ĉielarkaj triĥoglosoj en diversaj truoj, interalie en arbotruoj de altaj arboj kiel eŭkaliptoj, en trunkoj de palmoj, en rokaj kavetoj ktp.[25] Estas observoj ke almenaŭ unu triĥoglosa populacio sur Admiralitataj insuloj nestas en teraj truoj en la lokoj, kie ne estas predantoj (kvankam oni ne certas, ĉu temas pri ĉielarka triĥogloso aŭ pri iu el antaŭnelonge apartigitaj malgransundaj specioj, ĉar la artikolo estas publikigita en jaro 1992).[26]

La ovaro konsistas je inter 1 kaj 3 ovoj, kiujn la birdoj kovas dum ĉirkaŭ 25 tagoj.[19] En kovado partoprenas nur la ino.[21]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ScienceWA Rainbow lorikeet joins Perth pest list. Arkivita el la originalo je 2014-07-26. Alirita 2024-07-06 .
  2. "Are rainbow lorikeets a threat to Tasmanian fruit growers?", 30 May 2017.
  3. Rainbow Lorikeet pest. Arkivita el la originalo je 2007-03-21. Alirita 2024-07-06 .
  4. BirdLife Data Zone.
  5. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis Volume 1, Part 1, 13‑a eldono Tomus 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  6. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “La Perruche à Face Bleu”, Histoire Naturelle des Oiseaux 6 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale.
  7. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Perruche d'Amboine”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 1. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  8. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Perruche d'Amboine”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 8. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  9. Mathews, Gregory. (1916) Birds of Australia 6. London: Witherby.
  10. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  11. Stephens, James Francis. (1812) General Zoology, or Systematic Natural History Volume 14, Part 1. London: Kearsley et al..
  12. 12,0 12,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 25 July 2021 .
  13. 13,0 13,1 Dickinson, E. C. (editor) (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3d edition. Christopher Helm. (ISBN 0-7136-6536-X)
  14. 14,0 14,1 Gill, F., M. Wright, & D. Donsker (2010). IOC World Bird Names. Version 2.4. Accessed 25-04-2010
  15. Schodde, R. & I. J. Mason (1997). Zoological Catalogue of Australia, Volume 37, Part 2: Aves (Columbidae to Coraciidae). Australian Biological Resources Study. (ISBN 0-643-06037-5)
  16. . Rainbow lorikeet is not one, but actually six different species (en-AU) (2019-12-19). Alirita 2020-04-05 .
  17. Rainbow Lorikeet Information. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 17 December 2016 .
  18. Trichoglossus haematodus moluccanus. Arkivita el la originalo je 2017-05-03. Alirita 17 December 2016 .
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Collar N (1997). "Family Psittacidae (Parrots)" in Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos (eds del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J) Lynx Edicions: Barcelona. (ISBN 84-87334-22-9), pp. 420–425
  20. Low, R. (1977): Lories and Lorikeets – the brush-tongued parrots. Paul Elek Ltd., London
  21. 21,0 21,1 Bregulla, Heinrich. (1992) Birds of Vanuatu. Oswestry, England: Anthony Nelson, p. 189–191. ISBN 0-904614-34-4.
  22. Rainbow Lorikeet Diet, Habitat & Reproduction -. Reptilepark.com.au. Arkivita el la originalo je 2016-03-25. Alirita 2018-04-14 .
  23. Feeding Lorikeets (19 September 2013). Alirita 16 December 2016 .
  24. Greive, Bradley Trevor. (2002) Priceless: The Vanishing Beauty of A Fragile Planet. Andrews McMeel Publishing. ISBN 978-0740726958. “rainbow lorikeet monogamous.”.
  25. 25,0 25,1 25,2 Tamra Chapman The status and impact of the Rainbow Lorikeet (Trichoglossus haematodus moluccanus) in South-West Western Australia (PDF). Wildlife Branch, Department of Conservation and Land Management. Alirita 18 October 2017 .
  26. (1992) “A Population of Rainbow Lorikeets Trichoglossus haematodus flavicans Roosting and Nesting on the Ground”, Emu 92 (3), p. 187–190. doi:10.1071/MU9920187. Bibkodo:1992EmuAO..92..187L.