Trinidada eŭfonjo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Trinidada eŭfonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia trinitatis (Strickland, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Trinidada eŭfonjo (Euphonia trinitatis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en norda Kolombio, Trinidado kaj Tobago (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj norda Venezuelo krom la valo de la rivero Magdalena, sed ne ĉe Andoj. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri neotropisa specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto, kapopinto, brusto kaj ventro; ankaŭ nuko, dorso, flugiloj kaj vosto estas blunigraj. La ino estas olivverdeca supre kun flavecaj frunto, brusto kaj ventro. Temas pri fringedo tre simila al la plej proksima parenco nome la Flavkrona eŭfonjo, sed kun koloroj pli homogenaj, tio estas nur blunigra kaj flava.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Euphonia trinitatis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|