Tristan Tzara
Tristan Tzara | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tristan Tzara | ||
Naskonomo | Samuel Rosenstock | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1896 en Moinești | |
Morto | 24-an de decembro 1963 (67-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 8 vd | |
Etno | rumanaj judoj vd | |
Lingvoj | franca • rumana • jido vd | |
Ŝtataneco | Francio (1947–) Rumanio vd | |
Partio | Franca Komunista Partio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Greta Knutson (en) (1925–1942) vd | |
Infanoj | Christophe Tzara vd | |
Profesio | ||
Okupo | artkolektanto ludartisto komponisto literaturkritikisto desegnisto membro de Franca rezistado fotisto eseisto tradukisto poeto dramaturgo verkisto filmreĝisoro diplomato aktivulo vd | |
Laborkampo | Poezio, dramo kaj dadaismo vd | |
Aktiva en | Francio • Bukareŝto • Ĝenevo vd | |
Aktiva dum | 1912– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Handkerchief of Clouds vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tristan TZARA (naskiĝis kiel Samuel ROSENSTOCK la 16-an de aprilo 1896 en la orient-rumania urbeto Moineşti - la 24-an de decembro 1963 en Parizo) estis franca-rumana poeto kaj eseisto. Li debutis tre frue (1912), sub la pseŭdonimo S. Samyro, per simbolismaj versaĵoj en la kultura revuo Simbolul (La simbolo). Baldaŭ li disiĝis de la simbolisma influo kaj ekpublikigis poemojn pli kaj pli originalajn, laŭ metriko, sintakso kaj logiko.
En la aŭtuno de 1915 li vojaĝis por universitataj studoj al Svislando, lando en kiu li decidis resti, ne senkiale se enkalkuli ke kiel judo li sentis sin pli sekura en tiu lando ol en aliaj partoj de la militanta Eŭropo.
Sekvajare, kune kun la germanoj Hugo Ball kaj Richard Huelsenbeck kaj la elzacano Hans/Jean Arp, li iniciatis (en Zuriko) artan movadon novigan kaj renverseman, ekde tiam konatan kiel dadaismo aŭ dada. Pri la etimologio de la nomo oni ankoraŭ spekulativas, kvankam Tzara "klarigis" ĝin en Manifesto Dada 1918: "Dada signifas nenion."
En 1919 li translokiĝis al Parizo, kie li daŭrigis sian kolorplenan vivon (inter aliaj, li aliĝis al surrealismo kaj al komunismo). Paralele, en Rumanio liaj amikoj publikigis liajn rumanlingvajn poemojn postlasitajn manuskripte, kaj en 1934 aperis la unua broŝuro kun liaj poemoj, titolita rumane Primele poeme ale lui Tristan Tzara (La unuaj poemoj de Tristan Tzara).
Dum la Dua Mondmilito li aliĝis al la franca rezistmovado. Liaj spertoj en tiu movado kaj tiuj de komunisto alproksimigis lin al liaj ĉirkaŭuloj kaj maturigis lin. Li verkis poste pli lirikan poezion kaj postlasis kolekton de eseoj en kiu li deklaris sin, spite al ĉio, dadaisto.
Edzo de filino de sveda industriisto, li fartis pli bone ol la plejparto de siaj artaj samtempuloj. Tio tamen ne malhelpis lin piki la burĝajn valorojn kaj sintenojn, precipe pri arto.
Tzara mortis en la "urbo de la lumoj" la tagon de la 1963-a Kristnasko.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Prenita, kun permeso, el: Tristan Tzara. Sep manifestoj dada. Berkeley: Bero, 2001.