Trixini
Aspekto
Hansjörg Kindler | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Trixini |
Naskiĝo | 3-a de septembro 1933 en Villingen |
Morto | 22-a de aŭgusto 2015 en Kempten |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1975–) verkisto iluziisto pupteatristo teologo ![]() |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1975 |
Trixini (artista nomo de Hansjörg Kindler, naskita la 3-an de septembro 1933 en Villingen, mortinta la 22-an de aŭgusto 2015 en Kempten) estis konata germana magiisto, pupludisto, pastro kaj esperantisto. Ĝis sia morto li vivis en la algovia komunumo Rieden am Forggensee.
En 1975 Trixini komencis aktivi en la Esperanto-movado. Kiel romkatolika pastro, li aktivis en IKUE, ekzemple kiel organizanto de la IKUE-Kongreso en 1979 en Luksemburgo. Ĉirkaŭ la jaro 1980 li transiris al la Prakatolika Eklezio kaj edziĝis. Li ofte magiis en Esperanto-aranĝoj, i.a. en pluraj Universalaj Kongresoj, kaj multe instruis Esperanton.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Wegweiser zum Handpuppenspiel, 1953 (en la germana)
- Der Magier mit dem Blauen Stein - Erlebnisse eines Zauberkünstlers, 1978 (en la germana, pri travivaĵoj de magiisto)
- Munjo, 2001 (rakonto en Esperanto, pri 5-jara knabino)
- Die Ökumenischen Hunde - Rosinen aus dem Pfarrarchiv, 320 p., ISBN 978-3-941013-01-8, 2008 (rememoroj, en la germana)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Trixini en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Nekrologo ĉe Kreisbote, 27.8.2015 (kun foto)