Saltu al enhavo

Trocadéro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vidaĵo de la palaco de Chaillot kaj la ĝardenoj de Trocadéro de la Eiffel-Turo en 2015

La Trocadéro (tʁɔkadeʁo Pri tiu ĉi sono aŭskulti), loko de la palaco Chaillot, estas areo de Parizo, Francio, en la 16-a arondismento, trans la Sejno de la Eiffel-Turo.

publika ekranigo de la tokia Somera Olimpiko 2021 en la ĝardenoj de Trocadéro, jam dekoritaj por la pariza Somera Olimpiko 2024 - tie okazas ankaŭ la inaŭgura ceremonio de la Somera Olimpiko 2024

Ĝi ankaŭ estas la nomo de la palaco Trocadéro starigita en 1878, nelaste prepare al la Universalaj Ekspozicioj de 1878 kaj de 1900 - la palaco estis disfaligita en 1937 por fari lokon por la palaco Chaillot. La monteto de Trocadéro estas la monteto de Chaillot, iama vilaĝo. La palacon flankigas sudoriente la ĝardenoj de Trocadéro kaj la bordo de la rivero Sejno, kaj aliflanke de la palaco, nordokcidente, flankigas ĝin la placo Trocadéro, kiu baze estas granda trafikocirklo kaj estas grava tradiknodo ne nur por motoraj individuaj veturiloj kaj busoj, sed ankaŭ pro la samnoma metrostacio de la urba metroo.

la malnova palaco Trocadéro (1878-1937)
plia vidaĵo, el 2016