Saltu al enhavo

Trolebusa itinero 1 en Vuhano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa itinero 1 en Vuhano
Trolebuso en Vuhano
Trolebuso en Vuhano
transporta linio
Ĝeneralaj informoj
Loko Vuhano
 Ĉinio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 20-a de septembro 1958
Aliaj informoj
Transportisto Wuhan Public Transport Group Trolleybus Operating Company
vdr

La Trolebusa itinero 1 en Vuhano (ĉine 武汉公交电车1路) estas trolebusitinero en Vuhano, Ĉinio. Funkcianta ekde la 20-a de septembro 1958, ĝi estas la unua busitinero en Vuhano funkciigata per trolebusoj. La itinero nuntempe iras inter Jinghan Avenuo & Qianjin 1-a Vojo kaj Shuiguohu Vojo & Shuiguohu-haltejoj, kaj estas funkciigata fare de Wuhan Public Transport Group Trolleybus Operating Company.

Planado por la itinero komenciĝis en la 1950-aj jaroj, kiam la konstruado de trolebussistemo estis de grava publika intereso. Konstruado komenciĝis en 1957, daŭrante unu jaron, kaj provtestado komenciĝis en aŭgusto 1958. Inaŭgura festo estis okazigita monaton poste, kun partoprenantoj rangante de registaroficistoj ĝis civilaj reprezentantoj.

La itinero pasas proksime de pluraj fama lokoj en la urbo, inkluzive de butikumaddistrikto Hanzheng Strato kaj Vuhan Jangzio-Rivero Ponto, kaj antaŭe statuo de Sun Jatsen en Hankou. La itinero estis priskribita kiel "specialaĵo de Vuhano" kaj estas aparte memorinda por lokanoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]