Saltu al enhavo

Trolebusa linio Thun-Beatenbucht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa linio Thun-Beatenbucht
Trolebuso en Thun
Trolebuso en Thun
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Thun
  Svislando
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 19-a de aŭgusto 1952
Fino de trafiko 14-a de marto 1982
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 13,44 km
Nombro de linioj 1
Aliaj informoj
Raportaj markoj 44 (1981/82)
43 (1952)
Transportisto Verkehrsbetriebe STI (Steffisburg - Thun - Interlaken) AG
vdr

La Trolebusa linio Thun-Beatenbucht (germane Trolleybus Thun–Beatenbucht) estis interurba trolebusitinero en la svisa Kantono Berno. La 13,44 kilometrojn longa konekto sur la "Staatsstrasse" (hodiaŭ Hauptstrasse 221) laŭ la lago de Thun ekzistis de 1952 ĝis 1982 kaj kondukis de Thun tra Hünibach, Hilterfingen, Oberhofen ĉe Lago de Thun, Gunten, Ralligen kaj Merligen al Beatenbucht, kiu, kiel la tri supre menciitaj lokoj apartenas al la komunumo Sigriswil.

La trolebuso anstataŭigis la tramon Steffisburg-Thun-Interlaken, kiu malfermiĝis en 1913, kaj estis siavice anstataŭigita per busoj. La trolebusa sistemo apartenis al la transportkompanio STI, kiu ĝis 1958 estis nomita AG Rechtsufrige Thunerseebahn, Elektrische Bahn Steffisburg-Thun-Interlaken. Hodiaŭ la sama transportkompanio daŭre tenas la koncesion por la busitineroj inter Thun kaj Beatenbucht.


Mapo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]