Trolebusa transporto en Podolsko
Aspekto
Trolebusa transporto en Podolsko | |
---|---|
Trolebuso en Podolsko | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Podolsko Rusio |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 1-a de majo 2001 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 16,9 km |
Nombro de linioj | 6 |
Nombro de veturiloj | 44 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | MUP "Podolskij trollejbus" |
Trolebusa transporto en Podolsko (ruse Подольский троллейбус) estas speco de publika transporto en la urbo Podolsko, Moskva regiono. La trolebussistemo malfermiĝis la 1-an de majo 2001. Ĝi estas la plej juna funkcianta en Rusio (se oni ne konsideras la trolebuson de Sizranj, malfermitan en 2002 kaj fermitan en 2009, kaj la trolebuson de Kerĉo en Krimeo, funkciantan ekde 2004). Ĝis marto 2023, funkcias 44 pasaĝeraj trolebusoj kaj 6 trolebusitineroj.