Tuomo Grundström
Aspekto
Tuomo Grundström | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de decembro 1952 en Raŭmo |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Nacieco | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto speciala instruisto |
Tuomo Grundström (naskiĝinta la 22-an de decembro 1952 en Raŭmo) estas finna esperantisto kaj speciala instruisto. En la oficperiodo 2010–2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, li reprezente de Esperanto-Asocio de Finnlando estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Ĝis la jaro 1987 li estis la lasta redaktoro de la periodaĵo Esperanta Finnlando, kaj en 2019 li prezidis la lokan kongresan komitaton[2] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti. Li loĝas en la historia centro de Raŭmo, en Malnova Raŭmo.