Turismo en Francio
Turismo en Francio estas grava parto de ekonomio de Francio: ĝi ricevis 83 milionojn da eksterlandaj turistoj en 2012, kaj pro tio ĝi estas la plej vizitata lando en la mondo. Tiun jaron, turismo konsistigis 7,33 % el la tuta malneta enlanda produkto de Francio[1].
Ĉefaj turismaj allogaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kultura turismo
[redakti | redakti fonton]Kulturaj lokoj estas multaj en Francio: en tiu lando estas 38 objektoj de la Monda heredaĵo de Unesko, el kiuj 34 estas kulturaj[2].
Francio estas interalie konata pro siaj kasteloj, ekzemple tiuj de la valo de Luaro.
Malgrandajn, pentrindajn vilaĝojn promocias la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio”
Ripozo kaj amuzturismo
[redakti | redakti fonton]Francio havas multajn banurbojn laŭ la manika, atlantika kaj mediteranea marbordoj.
Ĝi havas ankaŭ amuzparkojn, inter kiuj la plej famaj estas Disneyland Paris, Futuroscope kaj Parc Astérix.
Popularaj turismaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de la 20 plej vizitataj lokoj en 2012[1].
Rango | Loko | Urbo | Vizitantoj en 2012 |
---|---|---|---|
1 | Disneyland Paris | Chessy | 16 000 000 |
2 | Luvro | Parizo | 9 437 743 |
3 | Kastelo de Versailles | Versailles | 7 278 745 |
4 | Eiffel-Turo | Parizo | 6 270 000 |
5 | Centro Georges Pompidou | Parizo | 3 791 585 |
6 | Musée d'Orsay | Parizo | 3 579 130 |
7 | Cité des Sciences et de l'Industrie | Parizo | 2 641 356 |
8 | Nacia Muzeo de Natura Historio | Parizo | 2 040 313 |
9 | Triumfa Arko | Parizo | 1 732 280 |
10 | Futuroscope | Chasseneuil-du-Poitou, Jaunay-Clan | 1 730 000 |
11 | Parc Astérix | Plailly | 1 722 000 |
12 | Puy du Fou | Les Épesses | 1 600 000 |
13 | Galeries nationales du Grand Palais | Parizo | 1 518 927 |
14 | Usona tombejo de Colleville-sur-Mer | Colleville-sur-Mer | 1 413 516 |
15 | Muzeo de armeo | Parizo | 1 404 739 |
16 | Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac | Parizo | 1 280 622 |
17 | Kastelo de la dukoj de Bretonio | Nanto (Francio) | 1 276 675 |
18 | Monto Sankta Mikaelo | Le Mont-Saint-Michel | 1 246 983 |
19 | Turo Montparnasse | Parizo | 1 150 085 |
20 | Viadukto de Millau | Millau | 1 135 000 |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Mémento du tourisme 2013 (france), p. 158. Ministrejo de metio, komerco kaj industrio (novembro 2013). Arkivita el la originalo je 2014-01-08. Alirita 2014-02-19 .
- ↑ Francio (france). Unesko. Alirita 21-an de februaro 2014 .