Turnoplilongigita kvinlatera durotondo
Aspekto
Turnoplilongigita kvinlatera durotondo | |
![]() | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 40 |
Lateroj | 90 |
Listo de verticoj | 20 de 34.5 20 de 3.5.3.5 |
Edroj detale | 40 trianguloj 12 kvinlateroj |
Geometria simetria grupo | D5 |
Propraĵoj | konveksa, nememspegulsimetria |
En geometrio, la turnoplilongigita kvinlatera durotondo estas unu el la solidoj de Johnson (J48). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per turnoplilongigo de kvinlatera durotondo per eniganta deklatera kontraŭprismo inter ĝia du duonoj. Estadas de specoj de kvinlatera durotondo - kvinlatera ortodurotondo (J34) kaj dudek-dekduedro, turnoplilongigo de iu ajn el ili donas la samon.
La turnoplilongigita kvinlatera durotondo estas unu el kvin Solidoj de Johnson kiu estas nememspegulsimetria, do ĝi havas maldekstran kaj dekstran formojn. La du simetriaj formoj de J48 ne estas konsideritaj kiel malsamaj solidoj de Johnson.