La Turo Colpatria [kolPAtrja], en hispana Torre Colpatria (el Colombia kaj Patria, tio estas el Kolombio kaj Patrio) estas nubskrapulo situa en Bogoto, en la norda zono de la kvartalo Las Nieves. Ĝia komerca areo konstituas plilongigaĵon de la Internacia Centro de la urbo. Kun 50 etaĝoj, ĝi estas la dua konstruaĵo plej alta de la urbo same kiel unu el ties simbolaj ikonoj. Ĝi estis finkonstruita en 1979 kaj ĝi havas alton de 196 m.[1] En ĝi troviĝas la oficejoj de diversaj kompanioj, inter kiuj estas tiuj de la entreprenoj de la Grupo Colpatria, posedanto de la turo. En ĝia teraso estas rigardejo el kiu oni povas kontempli grandan parton de la urbo kaj de Bogota Savano. En 1998 oni instalis 36 lumojn el ksenono, kiuj fine de 2012 estis anstataŭitaj per lumoj de teknologio LED.