Saltu al enhavo

Tutafrika Verkista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutafrika Verkista Asocio
verkista organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1989 vd
Lando(j) Ganao vd
vdr

La Tutafrika Verkista Asocio (TVA, angle Pan African Writers' Association; akronime PAWA), fondita en novembro 1989, estas kultura institucio "naskita en la pli granda krisolo de Pan Afrikanismo" kiu estas ombrela organizaĵo de la asocioj de verkistoj sur la afrika kontinento kaj la Diasporo [1][2] La misio de PAWA, unuanime akceptita ĉe ties inaŭgura kongreso en novembro 1989, en Akrao, estas "plifortigi la kulturajn kaj ekonomiajn rilatojn inter la homoj ĉe la afrika kontinento kontraŭ la fono de la agnosko fare de la kontinento de diversa sed riĉa ,kultura, politika kaj ekonomia heredaĵo." [3]

La ĉefokazaĵo de la TVAa kalendaro estas la ĉiujara lekcio, donita de konataj afrikaj verkistoj [4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Apeakorang, Richard Kwame Twumasi, "Pan African Writers Association Secretariat" (post-graduate thesis, College of Architecture and Planning), KNUST Library, Kumasi.
  2. Beatrice Sackey, "The International African Writers Day", Modern Ghana, 6 November 2007.
  3. "Brief History of PAWA"[rompita ligilo], PAWA website.
  4. Femi Akomolafe, "The PAWA of Africa’s literati", New African, 9 December 2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]