Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto
Aspekto
Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto respektive Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto estas konferenco, al kiu invitas registaro aŭ edukdepartemento de suverena ŝtato por mondskale studi la situacion de la instruado de Esperanto.
- La Unua Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en 1922 je invito de la registaro de Kantono kaj Respubliko de Ĝenevo en Ĝenevo en Svislando.
- La Dua Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en 1927 je invito de la Ĉeĥosolvaka Registaro en Prago.
- La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto[1] okazis en 2015 je invito de la Kantono kaj Respubliko de Neŭŝatelo en la Universitato de Neŭŝatelo kaj en CDELI en La Chaux-de-Fonds, Svislando.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Novaĵteksto de ILEI pri la 3a Kolokvo (pdf).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Novaĵteksto el la retejo Edukado.net.
- ↑ Raporto[rompita ligilo] el Libera Folio.